Kampanjo 2000

Disvastigi, utiligi, konsciigi

Humphrey TONKIN

el Esperanto, Februaro 1997, paĝoj 22-23


Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo


   En 1988, dum mia prezidanteco de UEA, la Komitato konsideris novan strategian planon por la Asocio. Jan en 1986, kiam, post sesjara paŭzo, mi konsentis denove kandidatiĝi por la prezidanteco, mi emfazis ke mi servos nur dum trijara periodo, do ne rekandidatiĝos. Mi ankaŭ klarigis ke mia ĉefa tagorda punkto estos ellaboro, kune kun ĉiuj elementoj en la Asocio, de bona strategio por la posta evoluigo de la Asocio. Do, ne temis pri la kutima laborplano de antaŭaj jaroj, kun ties listoj de farendaj taskoj, sed pri plano kiu donu kadron por la estonta strategio de la Asocio, kaj el kiu eblus formi pli limgitajn laborplanojn por specifaj periodoj kaj celoj. La plano, kiun ni prezentis al la Komitato, estis bazita sur diskutoj kun multaj membroj kaj gvidantoj de la Asocio, sur studo de la funkciado de la Centra Oficejo farita de Gian Carlo Fighiera en 1987, kaj, fine, sur analizo de la fortoj kaj malfortoj de la Asocio, de la plej grandaj ekspluateblaj okazoj por la Asocio kaj de la plej grandaj minacoj kiujn ĝi frontas. Ĉi tiu sistemo de analizo, ĉiam pli vaste aplikata en la strategia planado, nomiĝas en la angla lingvo la SWOT-sistemo (Strengths -- fortoj; Weaknesses -- malfortoj; Opportunities -- ekspluateblaj okazoj; Threats -- minacoj). Surbaze de tiu analizo de rimedoj kaj obstakloj eblas ellabori realisman laborpinciparon, kiun oni povas daŭre modifi laŭ la ŝanĝiĝantaj kondiĉoj.

   La plano ne nur estis diskutata en la Komitato en 1988, kaj abunde en aliaj forumoj dum la kongreso, sed aperis en malneta formo baldaŭ poste ('88 okt., p. 68-177) en la revuo. Amaso da membroj de la Asocio sendis al ni siajn komentojn, kaj multaj komitatanoj gvidis diskutojn ene de landaj kaj fakaj asocioj. La celo estis definitivigi la planon, post modifoj rezulte de la publika diskutado, en la Komitato en 1989. Tio ja okazis, per formala voĉdono, sed bedaŭrinde la Komitato en tiu jaro tiel abunde fintraktis aliajn aferojn en siaj kunsidoj ke restis tre malmulta tempo por debato pri tiu ege grava tagordero, kaj sekve malmulta tempo por plena kompreno de la implicoj kaj celoj de la plano. Mi mem, kiel eksa prezidanto de la Asocio, ne estis en tre forta pozicio insisti pri plenumo de la plano, kiu estis poste diskutita de la nova Estraro (en kiu mi ne membris), sed iom post iom falis en la tagordaj prioritatoj kaj malaperis.

   Retrospektive, mi nun bone komprenas ke estas malfacila taskoklopodi fiksi la vojon irendan por aliaj personoj, se oni mem ne estas ligita al la teamo. Mi tamen volas sugesti ke en la nuna tempo, kiam denove ekestas diskutoj en la sino de UEA pri la direkto kaj strategio de la Asocio, ni resendu nin al tiu strategia plano de 1989, kiu ankoraŭ hodaiŭ prezentas bonan bazon por la plua evoluo. Mi volas emfazi ke ne temas pri "mia" plano, krom en la senco ke mi inciatis kaj redaktis ĝin, sed pri "nia" plano, en la senco ke multaj homoj en la Asocio partoprenis la diskuton, helpis en la analizo kaj kontribuis per siaj ideoj.

Fortoj, malfortoj, ebloj, minacoj

   Surbaze de la diskutoj, la plano identigis ses apartajn fortojn de la Asocio, kiuj estas:

lojaleco de la membroj
facila komunikado kun ĉiuj membroj en ĉiuj mondopartoj
la ekzisto de reto de organizaĵoj (inkluzive de landaj asocioj)
la relativa forteco de la junulara movado por Esperanto
la alta nombro de instruistoj inter la membraro
la ĉiujare okazantaj Universalaj Kongresoj

La emfazo pri la junularo eble venos kiel ioma surprizo: la junularo ofte plendas pri sia malforteco. Tamen, kompare kun la 50-aj kaj 60-aj jaroj la junulara movado estas nombre nepre pli forta, kaj ĝia agado nepre vastiĝis. Se temas pri instruistoj, tiu profesia kapablo povus bele ligiĝi kun la neceso disvastigi la lingvon, kiel ni poste vidos.

   Malfortoj estis same ses:

amatoreco en la agado por Esperanto (ni emas ripeti niajn erarojn; nia agado ofte ne estas daŭra kaj konstanta)
manko de lerniloj kaj instruiloj (ili ofte estas malnovaj aŭ netaŭgaj)
manko de kunordigo ene de la diversaj organizaĵoj
manko de homaj rimedoj
manko de financaj rimedoj
troa Eŭropismo

Rilate ĉi lastan, kvankam la laboro de la Asocio estas efektive tutmonda hodiaŭ, ni daŭre emas rigardi Eŭropon kiel nian administran kaj eĉ spiritan centron, kaj ni ne donas adekvatan prioritaton al la laboro en aliaj kontinentoj.

   Kiel ekspluateblajn okazojn, la plano identigis same ses aferojn:

la Universalajn Kongresojn (kiujn ni ankoraŭ ne plene ekspluatas por konstrui nian kulturon kaj instrui la lingvon
la tutmondiĝon de la Esperanto-movado (do la etendiĝon preter Eŭropo)
la publikan atenton kiu rezultis el la Jubileo de Esperanto en 1987 (plus la rezolucion de Unesko en 1985)
turismon
modernan komunikan teknikon
la komunikan reton jam ekzistantan ene de la Esperanto-movado

Notu interalie la atenton al la "moderna komunika tekniko," ĉe kiu, laŭ la plano, UEA tiam postlamis.

   Kiel ses ĉefajn minacojn la plano nomis:

mankon de lingva kapablo ene de la Esperanto-movado
mankon de interna unueco en la movado
troan dependon de la laboro de unuopuloj
kreskon de la internacia forteco de la angla lingvo
rompon de la lingva barilo per moderna tekniko
la neceson konkurenci kun aliaj sociaj interesoj, tiel ke homoj ne trovas tempon por Esperanto aŭ ne dediĉas alĝi sufiĉan atenton inter konkurencaj interesoj.

   Ĉiu ero en tiu listo de 24 karakterizoj meritus tie ĉi pli profundan klarigon, sed la ĝenerala bildo tamen fariĝas klara: la plano prezentas Asocion kiu tro nesisteme laboras, kiu dependas tro multe de disaj amatoraj fortoj, kaj al kiu mankas sufiĉaj rimedoj. Aliflanke, la fakto ke ni parolas Esperanton igas la Asocion unike komunikkapabla interne, la energio kaj lojaleco de la membroj konsistigas grandan forton mobilizeblan, kaj la institucioj de la Esperanto-movado povus esti pli bone ekspluatataj por plibonigi kaj la financajn kaj la homajn rimedojn.


Ĉi tiun dokumenton posedas:
Don HARLOW <donh@donh.best.vwh.net>
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
UEA<uea@inter.nl.net>