Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo
Kiel taŭgas en internacia socio motivata de idealoj, la debato pri la celoj kaj direktoj de la Esperanto-movado daŭras jam de la komenco de la lingvo. Ĝi varias de epoko al epoko. En la fruaj jaroj, tiu debato ja minacis la estontecon de la movado mem, ĉar unuflanke staris la praktikaj utiligantoj de la lingvo, kiuj volis enkonduki Esperanton en sciencon kaj komercon kaj pretis ŝanĝi la lingvon mem se necese, dum ĉe la alia flanko staris tiuj kiuj kredis je la idealoj malantaŭ la pacama kaj ekumeneca filozofio de la iniciatinto de la lingvo kaj insistis pri fideleco ne nur al liaj ideoj sed ankaŭ al liaj lingvoformoj. Ne povante fleksiĝi, la Esperanto-movado splitiĝis, kaj la idistoj iris sian vojon. En la jaroj post la dua mondmilito, la ĉefa debatopunkto rilatis al la politika neŭtraleco kaj la klopodoj de granda parto de la movado trovi vojon por teni politike dividitajn mondopartojn kune en la kadro de neŭtrala Universala Esperanto-Asocio. Dum tiu periodo, kaj malgraŭ la diversaj agadoj ekster ĝia sino, multaj homoj konsideris UEA ne nur la ĉefa motoro de la Esperanto-movado sed preskaŭ identa kun ĝi: laŭ la tiama interpreto, kio bonis por UEA bonis por Esperanto.
Hodiaŭ la kerno de la debato rilatas al la strukturoj de la Esperanto-komunumo kaj la utiligo de la lingvo. Unuflanke staras tiuj kiuj kredas je la tradiciaj strukturoj: tegmenta internacia organizaĵo, landaj kaj fakaj asocioj laborantaj ĉiu sur sia tereno, kaj la diversaj lokaj strukturoj sub tio. La homoj kiuj kredas je tiu vertikala strukturo emas kredi ankaŭ je la valoro kaj la kapablo de internaciaj registaraj organizaĵoj. Sekve ili emas paroli pri la graveco konvinki Unuiĝintajn Naciojn rekoni kaj utiligi Esperanton, kaj ili ĝenerale deziras vendi siajn varojn al eksteruloj, argumentante ke Esperanto povas utili al la cetera mondo. Tiuj homoj emas konsideri la Esperanto-komunumon movado, kiu celas atingi ion ne jam atingitan, nome la pli ĝeneralan utiligon de Esperanto por praktikaj celoj ene de ekzistantaj instituciaj strukturoj.
Dua tendaro argumentas ke Esperanto jam havas sian praktikan utilon, nome ke homoj kiuj deziras utiligi ĝin havas ĝin je sia dispono kaj povas efike komunikiĝi internacie. Iam oni bezonis internaciajn organizaĵojn por kontaktigi la parolantojn de Esperanto: sen Jarlibro la esperantisto de 1950 estis perdita; sen abono al Heroldo ne eblis elturiĝi. Hodiaŭ, tamen, la elektronika revolucio malfermis la komunikkanalojn al homoj kun similaj interesoj: ekzistas plej diversaj kaj tre efikaj vojoj por trovi tiujn kun kiuj oni deziras rilati per Esperanto. Ne necesas vertikalaj strukturoj -- kaj la komunumo kreskos, se entute ĝi kreskos, per la simpla utiligo de la lingvo. Tiuj personoj prenas kiel gvidan principon la difinon de iuj lingvistoj ke la Esperanto-komunumo estas lingva socio, eĉ kun trajtoj de diaspora lingva minoritato simila al aliaj minoritatoj lingvaj.
La homoj el la dua tendaro emas nomi tiujn de la unua tendaro "finvenkistoj," kiuj laboras vane por la ĝenerala disvastiĝo de Esperanto. Tiuj en la unua tendaro frustriĝas ne pro manko de la tiel nomata Fina Venko, sed pro tio ke tiuj en la dua tendaro ŝajne rifuzas veni al iliaj kunvenoj, rifuzas pagi siajn kotizojn, kaj sen sento de devigo ekspluatas la lingvon por propraj celoj. Unu flanko parolas pri ekspluatantoj, dum la alia flanko parolas pri naivuloj.
En plej vasta senco ambaŭ flankoj pravas. Komunikaj kaj organizaj strukturoj en la mondo profunde kaj signife ŝanĝiĝis. Tiuj ŝanĝoj igas nenecesaj multaj vertikalajn strukturojn de la antaŭaj epokoj. En tia mondo ne havas sencon mezuri la sukceson de Esperanto surbaze de la membronombro de UEA: amaso da aktivuloj apenaŭ rilatas entute al UEA aŭ SAT aŭ aliaj formalaj internaciaj Esperanto-asocioj, sed agadas ekster ties kadroj.
La unua flanko nomus tian sendependan interrilaton manko de disciplino, dum la alia flanko ĝin nomus libereco. Flanke de UEA, neniu nia strategio sukcesos kiu ne prenos en konsideron la fakton ke la fenomeno Esperanto ja estas ne nur movado sed ankaŭ kaj fundamente socio aŭ parolkomunumo. Sekve UEA devas demandi sin kiel ĝi influu tiun vastan kaj interligitan reton da agadoj por atingi siajn celojn.
Kaj kiuj estas tiuj celoj? Nia Statuto nomas kvar:
"(a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto;
(b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon;
(c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo;
(d) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."
Notu ke nur la dua povus iel ajn esti nomata "finvenkismo." Ĝenerale la gvidantoj de UEA ne prezentas kiel la celon de UEA la forigon, unufoje por ĉiam, de lingvaj baroj inter la nacioj. Estus bele se tio okazus, sed nia celo estas pli modestas: "agadi por" la solvado de lingvaj problemoj kaj "faciligi" la komunikadon internacie. Tiu estas laŭgrada procedo, kiu ne estas bazita sur espero je subita kaj utopiista konvertiĝo de la homaro, nek ligita al iu revo de kompletiĝo de tiu procedo. Aliflanke, atentigi internaciajn organizaĵojn ke ni povas proponi praktikan solvon por specifa problemo, aŭ konvinki edukajn instancojn ke Esperanto estas utila studobjekto en la lernejoj, tio estas nenio alia ol deziro ke Esperanto estu aplikata al la celo krei pli justan kaj pli bonan socian ordon.
Nia Asocio ankaŭ havas respondecon, laŭ sia unua celo, faciligi la utiligon de Esperanto. Tio signifas ke ne nur ni ne bremsu iniciatojn ekster UEA, sed ke ni aktive helpu krei kondiĉojn en kiuj tiuj iniciatoj povas okazi. Nia funkcio estas roli kiel faciligilo kaj vastigilo de la komunika reto inter la uzantoj de Esperanto, tiel ke tiuj uzantoj maksimume profitu el sia uzo de la lingvo, kaj pliaj uzantoj eniru la reton. En tiu kunteksto, kongresoj, libroservo ktp estas nur rimedoj en pli vasta celo de komunikado.
La tria celo donas al ni iom specifan funkcion, nome alfronti la tradiciajn barilojn inter la homoj, atribueblajn ne nur al lingvaj sed ankaŭ al aliaj diferencoj. Tiu celo taskas al ni ĝuste okupiĝi pri la plej malfacilaj kontaktopunktoj. La kvara celo reemfazas tiun saman senton, kaj alvokas al profunda kompreno de la diferencoj kiuj dividas la homaron.
Ofte oni parolis kaj parolas pri ŝanĝo de la celoj de la Asocio, sed mi estas konvinkita ke tiuj celoj, kiuj restas en kelkaj esencaj elementoj neŝanĝitaj de post la fondiĝo de la Asocio, estas ĝustaj kaj gravaj. Ili estas nek nerealismaj, kiel emas foje diri niaj kritikantoj, nek ĉioenhavaj, kiel ni mem foje emas supozi. UEA kaj la Esperanto-socio ne estas sinonimoj: UEA estas mekanismo por igi la ĝeneralan Esperanto-socion pli funkcikapabla, pli viva, pli feksebla kaj pli granda.
Se efektive la fenomeno Esperanto estas tuta socio, tio implicas ke Esperanto estas uzata pro plej diversaj kialoj kaj kun plej diversaj celoj. Neniu gvidanto havas finan respondecon; neniu estraro regas. Temas precize ne pri Esperanto-movado sed pri Esperanto-fakto. Oni ne povas aŭtomate supozi ke iu ajn en tiu socio akceptos respondecon pri ĝia pligrandigo. Male, oni de tempo al tempo trovos personojn kiuj estas tute kontentaj pri la nuna amplekso de la Esperanto-socio, eble eĉ ĝuas ĝian ekskluzivecon. En Usono en la lastaj jaroj ekestis Klingona movado: homoj kunvenas somere por lerni kaj utiligi la plene imagitan Klingonan lingvon, kiu originas el la sciencfikcia televida programo Star Trek ("Stelmigro"). Ankaŭ ni havas niajn stelmigrantojn, kiuj lernas Esperanton ĉar ĝi estas amuza flankokupo kaj fermita, sekreta mondo. Mi ne kontraŭas tiujn lingvoludantojn esperantistajn, ĉar per la simpla uzo de la lingvo ili plivastigas kaj fortikigas ĝin, sed ni konsciu ke la celoj de UEA kaj la celoj de tiuj uzantoj ne koincidas.
Same, tiuj kiuj konsideras la Esperanto-socion unu minoritata komunumo inter ĉiuj aliaj, eventuale ludas je falsa sento de persekutiĝo kaj subpremiĝo, kvazaŭ esti ano de minoritato estus amuza maniero suferi (sed ne tro), kaj senti sin persekutata estus vojo por eviti la kulposenton kiu akompanas modernan ekonomian aŭ socian privilegion. Tiu maniero alfronti la mondon eventuale atribuas al Esperanto pli da graveco ol ĝi efektive havas. Tiun ludon, siavice, ni bone konas: ĝiaj karakterizoj estas troblovo de kontaktoj kun "eminentaj" eksteruloj, troigo de la graveco kaj forteco de niaj institucioj kaj prezentado de malgrandaj laŭŝtupaj progresoj kvazaŭ temus pri brila kaj definitiva trabato de la opozicio aŭ indiferento al Esperanto.
Mi ne vidas grandan diferencon inter finvenkismo, kiu aroge supozigas ke ni posedas la ŝlosilon al la monda harmonio, kaj persekutismo, kiu aroge supozigas ke la mondo interesiĝas aktive persekuti kaj subpremi nin. La finvenkistoj krias: "Atentu nin, ĉar ni kondukis vin al saviĝo". La persekutistoj diras: "Mortpafu nin, ĉar ni estas efektive plene evoluinta minaco al via privilegiita vivmaniero". Unue necesas tiel kreskigi nian socion ke ni merite ricevu la atenton de eksteruloj kaj mem havu klaran senton de niaj propraj sociaj apartecoj kaj karakterizoj. Krome, necesas sufiĉe optimisti en tiu tasko, por ne fali en tiun meta-defetismon de kredo je artefarita lingva minoritato, kun ties artefarita sento de persekuto (psike konvena ujo por loki nian frustriĝon pri alies rifuzo lerni la lingvon...). Nia granda malamiko ne estas antaŭjuĝoj aŭ kontraŭstaro, sed indiferento.
|
Ĉi tiun dokumenton posedas:
|
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
|