Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo
|
La 43 partoprenintoj de la 51-a Argentina Esperanto-Kongreso kaj 4-a Interlanda Konferenco pri Instruado (Bonaero, 9-12 okt.) rezolucie rekomendis, "kongrue al la kongresa temo 'Strategioj por eniri la ekster-Esperantan komunumon', (...) ke la Esperanto-komunumo akceptu kunlabori por plenumo de la laborplano de Kampanjo 2000". (R. T. Diaconu) Preninte sugeston el Kampanjo 2000 Pistoja Esperanta Grupo (Nicola Morandi, Via dei Ciuti 49/e/ IT-51033 Gello [PT], Italio; nmorandi@mail.promonet.it) preparas konstantan ekspozicion pri Esperanto en sia urbo Pistoia. La grupo do serĉas materialon -- ekz. afiŝojn pri pasintaj kongresoj, seminarioj, festivaloj, malnovajn fotojn, gravuraĵojn, dokumentojn --, proponante repagon aŭ antaŭpagon de poŝtkostoj. La estraro de Hungaria Esperanto-Asocio decidis pri la sekvaj agadoj kadre de Kampanjo 2000: -- delegita reto de HEA: Dum la sekvaj tri jaroj estos kontaktataj nunaj kaj iamaj esperantistoj (HEA havas en sia registro pli ol 21 000 adresojn) kaj petataj fariĝi kontaktpersonoj pri Esperanto. Ilia adresaro aperos en dulingva jarlibro; -- metado de turismaj informiloj en publike vizitatajn lokojn; -- kompilo de bibliografio de la revuoj Hungara Vivo kaj Budapeŝta Informilo; -- daŭrigo de la jam funkciantaj korespondaj lingvokursoj por komencantoj kaj progresantoj. La Esperanto-Redakcio de Pola Radio aŭdigis kvar fojojn (6-8 dec.) ampleksan intervjuon kun Renato Corsetti pri Kampanjo 2000. Per ĉi tiu intervjuo Pola Radio lanĉis vastan diskutadon pri la praktika realigo de la Kampanjo. |
Ekde la momento kiam iu lanĉas novan ideon ĝis la momento kiam la estraro de loka klubo estas informita kaj ekdiskutas pri ĝi, pasas multaj monatoj.
Malgraŭ tio, pluraj aferoj jam ekokazis, kaj mi klopodos nun raporti pri ili. Mi atentos ĉefe tiujn agadojn kiujn mi rekte konas (kiuj rilatas al la labor-programo de la centraj organoj de UEA), sed mi ankaŭ aludos al aliaj pri kiuj mi eksciis.
En pluraj landoj la estraroj de la landaj asocioj diskutis pri la Kampanjo kaj starigis landan planon. Mi ne citos apartajn landojn pro timo forgesi kelkajn, sed jam ĉiuj kontinentoj estas koncernataj. Aliflanke en pluraj aliaj landoj, eĉ iuj kun forta movado, oni ankoraŭ ne donis la necesan atenton al la Kampanjo. Eble tie oni opinias sin sufiĉe forta por ne bezoni pluajn kampanjojn. Aliaj ŝajne opinias ke Kampanjo 2000 ne estas sufiĉe ambicia: ĝi ne promesas la finan venkon ĝis la jaro 2000 aŭ 2005; ĝi ne aspiras ke Esperanto estu instruata en ĉiuj lernejoj ekde la venonta jaro ktp.
Nu, la legantoj juĝu mem ĉu ili volas kredi al profetoj de nerealigeblaj mirakloj aŭ al raciaj invitoj laboregi por atingeblaj rezultoj.
Tre pozitiva estis la respondo al la alvoko sendita al ĉiuspecaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, invitanta ilin kunlabori kun UEA por la komuna celo antaŭenigi Esperanton. Proksimume 90 organizaĵoj -- ĉefe fakaj asocioj sed ankaŭ aliaj (SAT, Akademio de Esperanto ktp) -- estis invititaj eniri la Strategian Forumon de la Esperanto-Komunumo, kiu jam funkcias skribe kaj havos sian unuan kunvenon en la Universala Kongreso Montpeliera.
Ne ĉio, tamen, estas pozitiva. Ankoraŭ ne sentiĝas sufiĉe la apogo de la individuaj membroj, la nuraj kiuj povas puŝi siajn lokajn grupojn, landajn kaj fakajn asociojn fari ankoraŭ pli. Mankas iuspeca "folkloro" ĉirkaŭ la Kampanjo, kun glumarkoj kaj T-ĉemizoj, kiu povus bildige proksimigi la Kampanjon al ĉies koroj.
Ankoraŭ mankas amasa donacado al la UEA-konto de la Kampanjo, el kiu venos la mono -- ekzemple -- por inform-kampanji aktive, pere de ĵurnalaj anoncoj, en landoj kie Esperanto estas apenaŭ konata, kaj por similaj agadoj.
En pluraj landoj oni komencis aranĝi stud-seminariojn pri pluraj aspektoj de la Kampanjo. Kiam vi legos ĉi tiujn liniojn, verŝajne jam estos redaktita broŝuro klariganta la diversajn punktojn de la Manifesto de la Esperanto-movado (aŭ de Prago, se vi preferas). Ĝi estos la bazo por plua diskutado inter ni kaj kun eksteruloj pri la baza demando: kiuj ni estas kaj kion ni volas. Ni povas noti kun kontento ke la nombro de individuaj subskriboj al la Manifesto superis 10 000.
Post la kolokvo pri la propedeŭtika valoro de Esperanto en Adelajdo, oni energie plu laboris, kunagante kun ILEI, pri la aliaj punktoj en la labor-programo de UEA kiuj tuŝas la instruadon en lernejoj.
La punkto "Trejnkursoj por instruistoj" trovos sian unuan realigon per kursoj en Grésillon (20-31 julio) antaŭ la Montpeliera UK, zorge de Katalin Smideéliusz kaj Duncan Charters.
Antaŭeniras la "Seminario pri Esperanto en lernejoj" kunlabore kun Unesko. Vi jam legis pri la fortiĝo de la pozicio de UEA en Unesko (dec., p. 205), kaj tio ne povos ne influi pozitive ĉi tiun seminarion. Aliflanke, evidentiĝas la nepra bezono ke en ĉiuj landoj niaj asocioj kunlaboru kun la landaj Unesko-komisionoj. En Unesko, kiel en aliaj interŝtataj organizaĵoj, la vera potenco finfine kuŝas je la ŝtata nivelo. Kvankam simpatiaj funkciuloj de la Unesko-centro povas sendi brilajn mesaĝojn, fari aplaŭdvekajn paroladojn aŭ eĉ mem lerni Esperanton, nenio konkreta (ekz. subvencioj) povas esti ricevata se ŝtataj Unesko-komisionoj ne deklaras ke ili konkrete kunlaboras kun esperantistoj por konkretaj projektoj.
Kiu estas la mesaĝo kiun mi volas transdoni al vi? Esence temas pri jeno: "Belajn vortojn pri paco kaj intelekta kunlaboro ĉiu rajtas doni senpage. Konkretajn apogojn por Esperanto internaciaj funkciuloj ne rajtas doni, se ili ne estas petataj de la membro-ŝtatoj. Do, ne atendu ke Esperanto venkos en Parizo nur pro la braveco de niaj reprezentantoj tie. Ĝi venkos nur kiam ĝi estos venkinta en Nepalo, Germanujo, Togolando ktp." Ankoraŭfoje: ne kredu je mirakloj, sed laboru por atingeblaj rezultoj.
Post la seminario venos la "landnivela eksperimenta instruado de Esperanto".
Ankaŭ por tio ni bezonos ne nur la benon de Unesko (ĝi estas senpaga, do ricevebla), sed ankaŭ konkretajn lernejojn en diversaj landoj, tiajn en kiuj oni rajtas instrui Esperanton. Jen denove granda kaj konkreta tasko por ILEI: trovi kaj listigi tiujn lernejojn. Sen tio, ĉio cetera estas kaj restas "belaj vortoj".
En la kampo de altigo de nia idea kaj organiza nivelo situas ankaŭ la "90-jariĝa jubileo de UEA". Oni festos ĝin per Malferma Tago de la Centra Oficejo la 25-an de aprilo en Roterdamo, kun pli abunda programo ol kutime.
Bone ekiris la projekto "Savu esperantaĵojn". La paro Sabine kaj Christian Darbellay entuziasme eklaboris pri kolektado de informoj pri Esperanto-bibliotekoj kaj aliaj kolektoj. En Montpeliero okazos konsido de respondeculoj de bibliotekoj kaj similaj centroj.
La projekto "Pli vasta Verdujo" portas la plej ĉarman nomon en la tuta laborprogramo. Ĝi kovras la klopodojn pliigi la membronombron de UEA -- kaj de ĉiuj ceteraj organizaĵoj. Ni ne volas kreski en soleco. Ni pensas ke la bono de Esperanto postulas kreskon de la membraro de UEA, SAT, ILEI, la nepala landa asocio, Rondo Kato, la Esperanto-societoj de Rio-Malgrande-do-Norte kaj Saint-Beaufront-sur-Mer, la aŭskultantaro de Pola Radio...
Nova kaj juna komisiito, Kalle Kniivilä, eklaboris pri la ĝenerala punkto "Disvastigo de informoj pri Esperanto kaj UEA". Nova anglalingva informilo pri UEA estos preta tre baldaŭ.
Same oni estas laboranta pri la punkto "Krei hejmpaĝon de UEA en TTT", kaj ankaŭ tie eble ni povas atendi baldaŭan ekkomencon de la paĝo.
Pri ĉio ĉi oni parolos ankaŭ dum la "Seminario pri rilatoj kun amaskomunikiloj" en Montpeliero, kies organizado kontentige progresas.
Intertempe en la malvarma Berlina vintro Detlev Blanke verkas la espereble plej legotan lingvistikan verkon de ĉi tiu jarcento. Tiu "Informilo por lingvistoj", espereble preta en la venontaj monatoj, estos tradukita al naciaj lingvoj.
Ni ne raportas ĉi tie -- pro la kutima prudento pri aferoj ankoraŭ en evoluo -- pri la agadoj lanĉitaj diverslande sub la flago de Kampanjo 2000. Tamen, por montri kiel neelĉerpebla estas la fantazio de esperantistoj, ni volas ekzempli per almenaŭ unu evento, okazonta post la verkado de ĉi tiuj linioj. Esperanto-Centro Nord-Holando, kunlabora instanco de ĉiuj Esperanto-grupoj en la provinco Nord-Holando, denove iniciatas la tradician Nordholandan Zamenhof-tagon, ĉi-foje en la urbeto Heerhugowaard, apud Alkmaar. Ĝi decidis fari tion kadre de Kampanjo 2000, do kapti la atenton de la ekstera publiko.
La loko de la evento estos Middenwaard, la plej granda butikcentro de la provinco, en kiu situas ankaŭ kinejoj kaj teatro. La granda teatro-salono estos enirebla la tutan sabaton la 13-an de decembro 1997 por la ekstera publiko. Kutime butikumas tie inter 4000 kaj 5000 personoj dum sabato. En la granda salono de la teatro okazos Monda Foiro, kie prezentiĝos internaciaj bonfaraj organizoj kiel Monda Natur-Fondumo, UNICEF, Greenpeace, Ruĝa Kruco ktp kaj Esperanto-organizoj kiel Nederlanda Esperanto-Junularo, TANEF (naturamikoj) kaj la nederlanda ILEI-sekcio. En la teatra salono la publiko povos konatiĝi kun Esperanto pere de la interaga instru-panelo de Skolta Esperanto-Ligo, per televida prezento de Mazi en Gondolando kaj per komputila prezento de Esperanto-kurso en Interreto. Da tiaj eventoj en la mondo okazos pluraj.
Kiel vi povis legi en la novjara saluto de nia prezidanto, UEA aranĝos, la 28-an de aprilo, "Seminarion pri lingvaj dimensioj de homaj rajtoj".
Daŭras intertempe en Novjorko la kampanjo por surtagordigi Esperanton ĉe la Ekonomia kaj Sociala Konsilio de UN, same kiel la klopodoj plivastigi la Koalicion de Neregistaraj Organizaĵoj por Internacia Lingvo.
La Laborgrupo pri lingva problemo en EU laboras tre cel-konscie. Vi certe legos baldaŭ en ĉi tiu kaj en aliaj revuoj pri la seminario kiun ĝi iniciatis por veki la konscion de eŭro-parlamentanoj pri la lingva problemo.
Ekzistas ankaŭ amaso da aliaj planoj, de "Junulara simpozio pri lingvo-politiko" planita de TEJO ĝis la dua Nitobe-simpozio okazonta dum la Universala Kongreso en Berlino (1999), sed por paroli pri ili ni certe trovos alian okazon.
Kiel vi vidis, eĉ nur ses monatoj komence de nova projekto povas esti tamen eventoplenaj. En dek du daŭrigaj monatoj ankaŭ vi povos helpi por la okazigo de multo plia. Bonan laboron!
Renato Corsetti (Colle Rasto,
IT-00036 Palestrina, Italio; corsetti@itelcad.it
|
Ĉi tiun dokumenton posedas:
|
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
|