Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo
Ekzistas du manieroj ŝanĝi la mondon. Per agoj kaj per ideoj. Ekde la komenco, la Esperanto-movado aplikas ambaŭ rimedojn. Plejparton de la Unua Libro plenigas eseo pri ideoj. Nur en la fino aperas praktika rimedo por transformi la ideojn en agojn. Same tra la pasintaj cent dek jaroj, la movado ĉiam dediĉis grandan parton de siaj rimedoj al la produktado kaj konsumado de ideoj -- ne nur en la formo de artikoloj kaj manifestoj, sed ankaŭ kiel poemoj kaj romanoj, historioj kaj eseoj.
Ideoj estas tamen nur lingve esprimeblaj. Verkita en Esperanto, la granda idea riĉeco de la Esperanto-movado ne rekte kontribuas al la lingva transformiĝo de la mondo, sed pli ĝuste firmigas kaj evoluigas la Esperanto-komunumon mem. Ĝi subtenas la agan flankon de la movado, la volon daŭre uzadi Esperanton por celoj milopaj. Sed ĝi apenaŭ tuŝas la freneze malŝparan kaj maljustan lingvan ordon kiu regas la vivojn de 5 miliardoj da homoj.
La proponita Kampanjo 2000, pri kiu diskutos la Komitato de UEA en Adelajdo, alvokas al nova etapo en la evoluo de la movado: al transpaŝado de tiu lingva limo. Konsciaj kaj fieraj pri niaj idea kaj aga tradicioj, ni insistu pri ilia valoro en tutmonda skalo. Samtempe ni elserĉu parencajn idearojn, kiuj instruos al ni pli bone koncepti kaj organizi nin mem. En la praktiko tio signifas ke ni eniras longan periodon de pena perado inter kulturoj: inter la spertoj kaj tradicioj de la Esperanto-movado, tiuj de aliaj internaciaj organizaloj kaj movadoj, kaj tiuj de lokaj kulturoj kaj komunumoj tra la mondo. Ne eblas konvinki aliajn pri la valoro agi Esperante (t.e. Ierni kaj uzi la lingvon) sen unue konvinki ilin pri la valoro de niaj ideoj. Kaj por tio ni mem devas ekkoni niajn eblajn aliancanojn pli bone ol ĝis nun.
Ĉi tie mi volas skizeti kelkajn eblajn prioritatojn kaj strategiojn por tiu longa perada fazo.
La Manifesto de Prago estas provo resumi kelkajn kernajn ideojn de la Esperanto-movado en komprenebla kaj superrigardebla formo. Laŭ la reagoj -- kaj oni ne povas ignori la aprobon de pli ol ses mil subskribintoj -- ĝi estas nun konsiderebla kiel norm-dokumento sur tiu tereno. Per tio mi ne volas diri ke ĝi fidinde respegulas la penson de ĉiuj esperantistoj. Estus ja strange se en tiel varioplena komunumo regus unuanimeco pri io ajn! Sed se oni volas paroli pri la socimovada aspekto de Esperanto, ekde nun oni vole-nevole devas komenci ĉe la Manifesto de Prago, eĉ se nur por kritiki ĝin. (l)
Kompreneble, ne ĉio dirinda estas direbla en tia mallonga dokumento. Tial estas grave daŭrigi nian komunan ideadon pri la temoj kiujn ĝi tuŝas: demokratio kaj lingvaj rajtoj, plurlingveco kaj lingva diverseco, edukado pri lingvoj kaj kulturoj, homa emancipiĝo. UEA intencas stimuli tiun debaton en Esperanto per la eldono de pluraŭtora diskutdokumento. Tamen, kiel jam dirite, tia enmovada ideado estas jam parto de nia tradicio. kai fortike enradikiĝinta. Kio estas nova, tio estas la jam evidenta forta volo ekigi similajn debatojn sialande kaj sialingve, surbaze de tradukoj. En tiu senco, la jaro 1996 eble vere markas la komencon de nova epoko.
Jen kelkaj manieroj uzi nacilingvajn tradukojn de la Manifesto, plejparte jam sukcese elprovitaj:
-- proponi por publikigo en nacia revuo aŭ novaĵagentejo, eventuale kun akompana artikolo;
-- proponi por publikigo en organoj de organizaĵoj pri homaj rajtoj, "tutmonda" edukado, paco, ekologio, evoluigo kaj similaj temoj;
-- dissendi kun nacilingva informbulteno pri Esperanto kaj lingvaj problemoj;
-- dissendi kun la landa E-revuo por loka diskonigo;
-- presi kiel flugfolion por uzado en manifestacioj, lingvofoiroj, konferencoj kaj simile;
-- aldoni al TTT-ejoj kaj bultenejoj en Interreto.
Atentaj legantoj de la Manifesto ekkomprenos ke Esperanto ne estas nur lingva ŝatokupo, sed integra parto de klopodoj konstrui pli justan mondon. Kaj, same grave, ili ekperceptos ke ne necesas atendi ĝis la realiĝo de diversaj utopioj por ke Esperanto indu lernadon kaj uzadon.
Alia novaĵo de la pasinta jaro estis la Nitobe-simpozio ĉe la UK en Prago. Mi jam raportis sufiĉe detale pri ĝi (okt. '96, p. 162-164), sed ĉi tie mi volas re-prezenti al vi la kernan ideon. Dum la pasintaj 92 jaroj ni alkutimiĝis al la penso ke neesperantistoj havas nur simbolan rolon en niaj kongresoj. Tiu tradicio sukcesis kunligi nin pli efike, sed ĝi ankaŭ fariĝis peza kateno en sia antaŭ-Praga formo. Necesas inventi novajn kompromisojn, solvojn al nia propra lingvoproblemo. Tio validas ne nur por UK, sed des pli por regionaj aŭ landaj kongresoj, kie la lingvoproblemo malpli rolas. Se ni vere celas krei movadon de (almenaŭ) dulingvuloj kaj dukulturuloj, ni kuraĝu postuli pli de niaj kongresanoj.
La Praga simpozio estis unu ebla modelo: aparta dutaga aranĝo por ekstermovadaj gastoj kaj esperantistaj interesitoj, dum la kongreso mem. Jen kelkaj aliaj ideoj:
-- temdebato dulingva, kun samtempa interpretado (Jane Edwards sukcese organizis tian sesion ĉe la Havana UK);
-- en landaj kongresoj, temdebato duparta: unu sesio nur en nacia(j) lingvo(j) kun partopreno de eksteraj fakuloj, alia sesio en Esperanto;
-- antaŭ- aŭ post-kongresa aranĝo, kun dulingva ceremonio kiel ponto inter la "kongreso" en Esperanto kaj la nacilingva "konferenco";
-- gastigado de unuopaj fakuloj en kunsidoj pri specifaj temoj (mi aplikis tiun metodon en du Tagoj de la Paco en UK, kun sinsekva interpretado, kaj ĝi pli-malpli bone funkciis).
Mi ne pretendas ke tiaj aranĝoj faciligas la vivon de kongresaj organizantoj! Sed mi estas konvinkita ke ili devos fariĝi normalaĵo de la "post-Praga" movado. Krom pruvi la realecon de Esperanto al iom pli da influuloj, ili alportos plurajn pli gravajn avantaĝojn. Unue, la kongresoj fariĝos iom pli alireblaj por tiuj komencantoj kiuj jam parolas la koncernan nacian lingvon kaj do povos partopreni almenaŭ unu aranĝon sen lingva handikapo. Due, se oni bone elektos la gastojn, malaperos la impreso de izoliteco. (La Pragaj kongresanoj klare ĝojis pro la serioza traktado de Esperanto fare de ekstermovadanoj . ) Trie, la gastoj helpos importi novajn sciojn kaj ideojn en la movadon iom pli ofte kaj sisteme. Kvare, niaj aktivuloj plispertiĝos pri argumentado en nacilingva situacio, anstataŭ ĉiam rafini siajn ideojn en Esperanto.
Jam multaj landaj kaj fakaj asocioj starigis rilatojn kun unuopaj asocioj pri kulturo, edukado, UN kaj similaj temoj. Tamen ofte montriĝis malfacila vivigi tiujn rilatojn. Tiel restos same longe kiel Esperanto-asocioj dediĉas sin nur al Esperanto, dum aliaj rigardas ĝin en plej bona kazo kiel interesan sed ne tre sukcesan eksperimenton. Ĝuste transponti tiun dividon estas unu el la ĉefceloj de Kampanjo 2000.
La Manifesto de Prago proponas novan ponton, traktante Esperanton kiel rimedon anstataŭ kiel celon en si mem. Multegaj homoj interesiĝas pri la problemoj kiujn listigas la Manifesto: problemoj de demokratio, de homaj rajtoj, de edukado ktp. Ili ellaboras proprajn solvojn, kiuj ofte havas grandajn meritojn, eĉ se ili ne plene sukcesas sur la lingva kampo. Ĝuste pri tiaj temoj kaj movadoj la bezono de reciproka perado estas plej vasta. Se ĉiu ĝeneraltema Esperanto-revuo ekdediĉus duonon de sia enhavo al diversaj agadoj (en- kaj ekster-movadaj) por la sep principoj de la Manifesto, mi kredas ke ĝi fariĝus interesa ne nur por nia publiko, sed ankaŭ por la ekstera mondo.
Jen kelkaj esplorindaj temoj -- ne nur por la gazetaro, sed ankaŭ por seminarioj, studtagoj, laborgrupoj, eldonaĵoj, kaj por aliancoj kun aliaj organizaĵoj:
-- Ia situacio de minacataj lingvoj kaj movadoj por ilia subteno;
-- naciaj kaj internaciaj normoj pri minoritataj rajtoj, aparte sur la kampoj de lingvo, kulturo kaj edukado;
-- filozofioj kaj metodoj por transnacia edukado (aŭ internacia, tutmonda, ekologia, kontraŭrasisma ktp);
-- etikoj kaj metodikoj de lingvoinstruado;
-- Ia rilatoj inter demokratio kaj ekonomiaj, politikaj, kulturaj kondiĉoj en diversaj landoj;
-- diversaj spertoi pri du- kaj plurlingveco, ekzemple en familioj kaj diasporoj;
-- la ĉiutaga vivo de ordinaruloj dise tra la mondo, kaj la ebloj plibonigi ĝin per simplaj agoj de solidaro.
Konantoj de la organizaĵo Monda Kunagado, kiun mi helpis starigi antaŭ kelkaj jaroj, rekonos plurajn el tiuj temoj. Kvankam MK mem dormetas lastatempe, atendante alfluon de novaj aktivuloj (kontaktu min aŭ Ulrich Becker se vi interesiĝas, aparte pri administraj taskoj!), neniu bezonas atendi ĝian reaktiviĝon por mem ekagi. Kiel Árpád Rátkai siatempe komentis en la revuo, tia interkultura perado estas kerna tasko de la Esperanto-movado kiel tuto, ne de unusola "faka" asocio. Ni nur devas rekoni tiun kernecon kaj doni al ĝi konvenan prioritaton en niaj laborplanoj.
Mi intence formulis la ĉi-suprajn sugestojn kiel eble plej ĝenerale. Kampanjo 2000 ja celas ĉiujn, ekde izolitoj kaj lokaj kluboj ĝis la gvidorganoj de UEA. Dum estraranoj, komisiitoj kaj oficistoj provos realigi ĉi tiujn ideojn je la nivelo de UK kaj UN, aliaj aktivos en sia propra medio. Informu nin pri viaj provoj, ĉu sukcesaj aŭ malsukcesaj!
Restas ja la ĉiama demando, kiel mezuri la sukceson. Multaj indaj agadoj malpli videblas ol la Nitobe-simpozio, malpli vast-gamas ol la Manifesto. Ofte ne eblas definitive taksi ĉu iniciato portis daŭran efikon aŭ ne. Ĉu ricevinto vere legos sian flugfolion? Ĉu seminarieto pri interkultura komunikado ja ŝanĝos la pensadon kaj konduton de partopreninto? Necesas tempo kaj pacienca ripeta agado en iom larĝa kaj longperspektiva kadro. Unuopaj, sporadaj iniciatoj havos multe malpli da efiko ol zorge planita serio. Finfine temas pri ŝanĝo de la kulturo de Esperantujo, kiel antaŭkondiĉo por renovigitaj klopodoj ŝanĝi la mondon.
Ŝajnas al mi ke multrilate TEJO jam montras la vojon. De kelkaj jaroj, helpe de eŭropaj suhvencioj, nia junulara organizaĵo sisteme planas seminariojn kaj eldonas bultenojn pri plej variaj temoj, kaj aktive partoprenas en internaciaj aranĝoj kaj asocioj -- eĉ liverante membrojn de ties gvidorganoj. La mal-teja movado aktivas sub malsamaj kondiĉoj, kun propraj fortoj kaj malfortoj; tamen ĝi principe povus sekvi similan evoludirekton. Jam en diversaj landoj la lasta TEJO-generacio transprenas gvidajn rolojn. Se Kampanjo 2000 gajnos la daŭran subtenon de tiu nova movada ondo, la ŝanĝoj proponitaj ĉi tie baldaŭ fariĝos parto de nia movada rutino.
Mark Fettes
|
Ĉi tiun dokumenton posedas:
|
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
|