Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo
|
1. Utile substrekis prezidanto prof. LEE Chong-Yeong kaj Renato Corsetti (apr., p. 62), ke la teksto pri Kampanjo 2000 ne estas definitiva. Ĝi ja invitu al diskuto. Mi, ekzemple, ne trovas nin sufiĉe preparitaj por kuraĝe prediki novan internacian lingvan ordon, ĉar ni kondutas kvazaŭ nia oferto estus tute klara kaj la mondo nur tro stulta por akcepti ĝin. Tamen, multo en nia oferto tute ne estas klara, kaj ni devas pli zorge analizi la realajn bezonojn (en Eŭropo, UN, Unesko k.a.) kiujn ni volas kontentigi! Mi krome miras ke la Strategia Plano de 1989 jam preskaŭ ne rolas en la debato kaj pro tio mi bonvenigas la reatentigon de Humphrey Tonkin (jan., p. 2) pri la dokumento. 2. Mi klopodas iom -- kaj certe tute nesufiĉe -- cerbumi pri elemento de la unua ĝenerala celo de la kampanja plano, pri la "idea nivelo de la Esperanto-komunumo" kaj pri tio kiel ĝin levi. Malfacila afero. Mi devus a) scii kio estas la "idea nivelo" kaj b) konscii ke (kaj kial) ĝi ne sufiĉas por realigi "niajn" grandajn planojn, do ĝi estas levenda. Mi skribis pri "niaj" planoj. Jen tuj la demando: kiu estas "ni"? Ĉu la Estraro, la Komitato, ĉiuj membroj de UEA, la "cetero" de la Esperanto-komunumo? Kaj kio estas la ideoj kies nivelon ni volas levi? Eble sub "idearo de la Esperanto-komunumo" oni povus kompreni la tuton de scioj, supozoj, konvinkoj, mitoj, kredoj, idealoj kaj esperoj ligitaj al la monda lingva problemo kaj ties solvo, al planlingvoj ĝenerale kaj speciale al Esperanto (lingvo kaj lingva komunumo), al ĝiaj strukturo, funkcioj, esprimkapabloj, aplikoj, kulturo, historio kaj estonteco. 3. Se tiel kompreni pri la "ideoj", laŭ mi ŝajne ekzistas relative forta kontraŭdiro inter la "idea nivelo" de grandaj partoj de la Esperanto-komunumo kaj la realismo de la planoj akceptigi Esperanton kiel interkomunikilon en diversaj medioj. Anstataŭ prepari nin mem pli cel- kaj problem-konscie por eventualal proponoj, ni supertaksas niajn proprajn eblojn kaj subtaksas la danĝeron de fiaskoj, venantaj el ne sufiĉe preparitaj, antaŭtempaj ofertoj kaj intervenoj. 4. Rezonante pri tio kiel eventuale levi la ĝeneralan idean nivelon de la Esperanto-komunumo, mi vidas neceson pensi i.a. pri jenaj ŝanĝindaj aferoj: 4.1. Regas mitoj pri la lingvo mem (simpla 16-regula gramatiko, logikeco kaj senescepteco de la lingvo, samevoluinteco aŭ eĉ supereco kompare kun etno-lingvoj k.s.). Oni pli sobre, pli aktuale kaj pli diferencigante analizu kaj prezentu la lingvon, por konscii pri ĝia vere atingita evolunivelo kaj pri tio kio estas farenda kaj stimulenda. 4.2. Ekzistas mitoj pri la Esperanto-komunumo. Ekz. Zlatko Tiŝljar (apr., p. 69) konceptas la esperantistaron tre homogena. Laŭ li "... la adeptoj adoptis la grupan kredon (t.e. la internan ideon), kiun . . . efektive difinis la 'popolo'." Nu, laŭ mi li malpravas. Fakte la popolo kun la "kredo" neniam ekzistis, hodiaŭ eĉ malpli ol iam ajn antaŭe. En la lingvo-komunumo ekzistis kaj ekzistas diversaj grupoj kun diversaj konceptoj kaj kredoj. Multas kaj diversas la motivoj por lerni Esperanton, por ĝin apliki kaj por forlasi la movadon aŭ rest i en ĝi. Sekve ni pli konsciu pri la heterogeneco de la "popolo", pri la ekzisto de diversaj celgrupo, kiuj nepre postulus malsaman traktadon, sekve diversajn strategiojn. 4.3. La lingvo-komunumo nur malsufiĉe allogas intelektulojn, ĝi ofte eĉ forpuŝas; ilin. Intelektulajn interesiĝantojn ĝi ofte ne sufiĉe kapablas teni. Se ĝi ja tenas ilin, tiam la komunumo ne kapahlas adekvate aktivigi ilin. Ekzistas ekzemple tuta aro da elstaraj lingvistoj, kapablaj politologoj, historiistoj, juristoj, ekonomikistoj kaj alifakuloj kiuj apenaŭ aŭ nur ege malofte aplikas siajn ĝisdatajn fakajn sciojn serve al Esperanto por produkti spiritajn valorojn. Tio aparte validas por la fakaplika sfero. Nenion kontraŭ bonaj poemaroj kaj romanoj (ĝenerale tro laŭdataj kaj maltro vendataj), sed ili ne estas forta argumento, se la faka leksiko restos tiom subevoluinta kiom ĝis nun. Do, necesus pli celkonscia aktivigado, utiligo kaj kunordigado de la intelektaj fortoj de la lingvo-komunumo. 4.4. Mankas konscio pri prioritatoj. Laŭ mi prioritata estus la interna fortigo kaj plialtkvalitigo de la lingvo-komunumo, kiujn mi i.a. resumis per la koncepto de interna lingvo-politiko (majo '96, p. 89), postulo prave inkludigita (sub la dua celo) en la kampanjo-dokumento. 4.5. Ofte mankas distanco al la propraj kapabloj. Ne ĉiam kompetenteco estas ligita al a~emo kaj inverse. Tro da esperantistoj opinias sin preparitaj kaj kompetentaj por ekrilati kun naciaj kaj eŭropaj parlamentanoj, kun Unesko, kun ĉefministrojj eminentuloj kaj influuloj, por ilin persvadi pri la bonoj de Esperanto. Aparte kuraĝaj -- kaj danĝeraj -- estas tiuj kiuj nur supraĵe kontaktis Esperanton sed tuj volas enkonduki ĝin ien ajn (kp. la dubindajn aktivecojn de la Radikala Partio). Tro ofte per tio ili -- kompreneble neintence -- helpas detrui la prestiĝon de la lingvo. Lige al tio, kun maltrankvilo mi legas ekzemple en El Popola Ĉinio (1/97, p. 9) la tre ĝeneralan alvokon de nia prezidanto ke oni skribu al landaj reprezentantoj de UN, eŭro-deputitoj k.s. "pri la bezono kaj praktika ebleco de internacia helplingvo kaj petu subteni la proponon studi, provuzi kaj provinstrui Esperanton kiel internacian pontlingvon". Ĉu tion oni ne prefere lasu al kompetentaj aŭtoritataj instancoj, komisionoj aŭ laborgrupoj? Kion fari se oni akceptus tiajn proponojn? Programita fiasko! Ripari mispaŝojn ja ofte pli fortorabas ol novkonstrui. Krome min ĝenas la esprimo "helplingvo". 5. La idean nivelon ni povas plialtigi nur se ni konscias pri la tuta gamo da sciencaj ekkonoj kaj materialoj ligitaj al la "idearo" (kp. sub 2.). La ĉefajn ekkonojn de tio oni devus instrui en ĉiu lingvo-kurso, ili devus adekvate reflektiĝi en la lerniloj. Kleriga sistemo, sur nacia kaj internacia niveloj kaj kadre de kiom eble plej multaj aranĝoj, devus oferti al la membroj de la komunumo adekvatajn superrigardajn sciojn. Eventuale necesus kompili iun sciencnivelan, elektronike daŭre aktualigeblan kaj facile legeblan enciklopedieton pri la tuto de la scioj ligitaj al 2. Tiu enciklopedieto estu kolektiva verko de ekspertoj kaj enhavu ne nur faktojn sed ankau taktikajn kaj metodologiajn informojn (kaj avertojn), por plialtigi la nivelon de la kontaktado kun la neesperantista mondo. Detlev Blanke (Germanio) |
|
|
Ĉi tiun dokumenton posedas:
|
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
|