Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo
De post la fondo de Unuiĝintaj Nacioj, multaj esperantistoj atendas ke ĝi ekokupiĝu ankaŭ pri la lingvaj problemoj de la mondo. Tamen la lastaj kvindek jaroj klare montris ke tio ne okazos aŭtomate.
Nur se la Esperanto-movado mem trovos aliancanojn kaj celkonscie, pacience kampanjos por tia celo, ekzistos iu ŝanco ke tio realiĝos. Jen unu el la plej gravaj aspektoj de la proponita Kampanjo 2000.
Promesplenan novan etapon en tiu agado enkondukis la semajno de 5-9 majo, kiam UEA patronis tri diversajn aranĝojn ĉe la UN-sidejo en Novjorko. Unu estis ero en la jam alte taksata serio de Konferencoj pri Lingvo kaj Komunikado, kiu ĉi-jare traktis la tre diskutigan temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj"; alia estis novspeca seminario por neregistaraj organizaĵoj (NRO-j), kiu samtempe rolis kiel la fondkunveno de inform- kaj lobi-cela Koalicio por Internacia Lingvo. Trian dimension alportis la diplomatado de UEA-prezidanto LEE Chong-Yeong ĉe diversaj ŝtataj misioj, cele al entagordigo de "International Auxiliary Language" ("internacia lingvo" laŭ la esperantista koncepto) ĉe la Ekonomia kaj Sociala Konsilio de UN (Ekosoko).
Oficialan peton al Ekosoko diskuti la signifon de internacia lingvo jam pasintjare deponis Transnacia Radikala Partio (TRP) ĉe la Ekosoka Komitato pri NRO-j. La Komitato, konsistanta el 19 ŝtataj reprezentantoj, kunsidis dum 5-9 kaj 12-16 majo por trakti tre ampleksan tagordon. Lee partoprenis la kunsidon dum la unua semajno, kiam evidentiĝis ke la peto de TRP traktiĝos nur poste. Dume, Lee aktive lobiadis ĉe 11 memhroj de la Komitato, i.a. Bulgario, Ĉinio, Kubo, Rusio kaj Usono. Tian agadon en la dua semajno efike daŭrigis UN-reprezentanto de TRP, Marco Per- duca. Fine, traktado de multaj tagorderoj, i.a. tiu de TRP, estis tamen prokrastita al venonta kunsido.
Montriĝis ke pli facila vojo estus persvadi kelkajn ŝtatojn-memhrojn de UN rekte skribi al la Ĝenerala Sekretario pri la neceso de tia tagordero. La lobiado en Novjorko jam metis solidan bazon por tia paŝo.
Por antaŭenigi la internacian diskuton pri lingvaj problemoj, UEA kaj TRP kunlaboris ankaŭ por la fondo de neformala Koalicio de Neregistaraj Organizaĵoj por Internacia Lingvo. La invitletero, kiu portis la nomojn ankaŭ de Bahaa Internacia Komunumo, Mondfederisma Movado kaj Templo de Interkompreno, dissendiĝis al ĉ. 500 adresoj.
La inaŭgura seminario de la Koalicio okazis en Novjorko la 8-an de majo, kun reprezentantoj de ok NRO-j. La kadran temon, "Kiel alfronti la lingvan krizon: Roloj por NRO-j kaj por UN", enkondukis Mark Fettes (UEA) kaj Allan Wynne Jones (prezidanto de Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj). Ambaŭ substrekis la bezonon de vasta publika diskuto pri lingvaj problemoj kaj de kampanjo informa kaj eduka por ligi la konservadon de lingva kaj kultura diverseco al la konstruado de paco. En la diskuto (kiun partoprenis i.a. Jozefo Truong, TEJO-reprezentanto ĉe UN) aperis pluraj konkretaj proponoj:
-- eldoni novaĵleteron nome de la Koalicio, kiun ricevu reprezentantoj de NRO-j kaj ŝtatoj ĉe UN kaj aliloke;
-- serĉi manieron kunlabori kun organizaĵoj por minoritataj lingvoj;
-- antaŭenpuŝi la debaton pri lingvaj rajtoj kadre de la Ekosoka Subkomisiono pri Rajtoj de Minoritatoj;
-- agnoskigi la dimensiojn de la lingva problemo kadre de Ekosok-debato, kun subteno de kelkaj ŝtatoj plej aktivaj pri problemoj de malegaleco (ne nur lingva).
La poŝtadreso de la Koalicio troviĝas ĉe la TRP-oficejo en Novjorko, sed esperantistoj bv. turni sin al Mark Fettes (vd. kolofonon) kun eventualaj demandoj aŭ proponoj prl kunlaboro.
La du menciitajn iniciatojn trafe apogis la ĉi-jara konferenco de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kiu same kiel pastintjare gajnis la aŭspicion de la Novjorka oficejo de Unesko. Ties vicestro, Andrew Radolf, enkondukis la temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj" per tre klara kaj senkaŝa prezento de la diversaj problemoj kiujn Unesko spertas sur la kampo de minoritataj rajtoj. Simile honesta estis la prelego de d-rino Purificación Quisumbing, ĉefo de la Novjorka Oficejo de la Centro por Homaj Rajtoj, kiu mem, kiel filipinano, bone konas la vastajn dimensiojn de la lingva problemaro por ordinaraj homoj. Ambaŭ invitis la konferencon prezenti rekomendojn al UN kaj Unesko.
La socian, politikan kaj moralan bazon de lingvaj rajtoj kaj respondecoj pritraktis Mark Fettes (Universitato de Toronto), d-ro Jonathan Pool (Esperantic Studies Foundation), d-ro D.M. Provine (Univ. 5yracuse) kaj monsinjoro Carl Marucci (UN-misio de Vatikano). Pli institucian perspektivon prezentis Ngonlardje-Kahra Mbaidjol (vicĉefo de la Novjorka oficejo de la Alta Komisiito por Rifuĝintoj, kiu tamen malmulte menciis lingvon) kaj Allan Wynne Jones (kiu esperas krei tutmondan reton de organizaĵoj por minoritataj lingvoj, profitante la spertojn de sia Eŭropa Buroo).
Evelyn Moggio-Ortiz, hispanlingva interpretisto ĉe UN, alportis tre bonvenan spicon al la programo per interesega filmo pri la historio de interpretado. Sekvis kontribuoj de Sergei Tkachenko (ruslingva interpretisto, kiu parolis elokvente sed ne plenoptimisme pri la renaskiĝo de la ukraina lingvo), d-ro Ron Glossop (Univ. Southern I1linois, kiu same elokventis pri Esperanto), kaj d-ro Timothy Reagan (Univ. Connecticut), kies tre interesan analizon pri la lingvaj rajtoj de surduloj laŭtlegis Humphrey Tonkin. Kelkajn pensojn pri la interligoj inter diversaj programeroj prezentis Kurt Müller, plurjara kunlaboranto de CED kaj ĉefredaktoro de du volumoj pri antaŭaj konferencoj.
La fina rezolucio de la konferenco alvokas Uneskon starigi internacian dokumentan centron pri lingvaj problemoj, internacia lingva komunikado kaj lingvaj rajtoj; kaj la Altan Komisiiton pri Homaj Rajtoj kaj la Centron por Homaj Rajtoj unufoje esplori kaj raporti pri la stato de lingvaj rajtoj en ĉiuj landoj de la mondo. Kvankam Esperanto ne estas menciita en tiuj rekomendoj, ilia efektivigo atendeble helpus krei la kondiĉojn por konsideri ĝin serioze.
UEA-prezidanto Lee kaptis la okazon de la CED-konferenco por aranĝi rendevuon kun d-rino Quisumbing, en kiu ili diskutis pri la partopreno de UEA en la venontjara 50-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Ĉar UEA mem festos sian 90-jariĝon en aprilo 1998, ekestis la ideo organizi en Ĝenevo komunan simpozion kun la Centro por Homaj Rajtoj, dediĉitan al lingvaj aspektoj de homaj rajtoj. En la venontaj monatoj la du organizaĵoj celos konkretigi tiun ideon.
La organizan laboron en Novjorko plenumis plejparte Lee, Fettes, kaj Rochelle Grossman, la sperta kaj sindona direktorino de la Novjorka Oficejo de UEA. Nepre menciindas ankaŭ la kontribuo de Françoise Cestac, antaŭa asista ĝenerala sekretario de UN kaj multjara CED-kunlaboranto.
Malgraŭ la relativa sukceso de tiu organiza laboro, por povi antaŭenigi la Esperantan idealon samefike kaj persiste tra multaj jaroj, nepre necesas pli da kunlaborantoj sur la kampo de eksteraj rilatoj -- aparte en la agadcentroj de internaciaj organizaĵoj kiel UN, Unesko, Eŭropa Unio kaj Konsilio de Eŭropo. Tial ĉi tiun raporton fermu lasta alvoko, kadre de Kampanjo 2000:
Se vi volas labori por disvastigi la ideojn de la Manifesto de la Esperanto-movado en la vasta neesperantista mondo, kaj se vi posedas diplomatiajn kapablojn plus iom da libera tempo, tiam kontaktu unu el la UEA-respondeculoj listigitaj en la koncernaj paĝoj de la Jarlibro. Ni provos trovi konvenajn celon kaj kadron por viaj talentoj.
Mark Fettes
Estrarano pri eksteraj rilatoj
|
Ĉi tiun dokumenton posedas:
|
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
|