Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo
|
En la pasinta numero de ĉi tiu revuo la prezenta artikolo "Kampanjo 2000 por internacia lingva ordo" (p. 62-64) invitis ĉiujn legantojn esprimi sian opinion pri la nova kampanjo lanĉita de la Komitato guste je la nomo de la mita jaro 2000. Fakte, atentaj legantoj de komitataj protokoloj (aŭ de ties resumoj en revuoj) povas memori ke la ideo pri ĉi tiu kampanjo leviĝis dum la pasintjara Universala Kongreso, danke al stimulo de la prezidanto de UEA. Komitata komisiono eklaboris por produkti tekston pri ĝi. La teksto estis verkita kaj dissendita al ĉiuj komitatanoj, por ke ili faru siajn rimarkojn kaj amendo-proponojn. Poste ĝi iris al ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj, por ke ankaŭ ili kontribuu per siaj rimarkigoj. La fina teksto, kiu konsideros ĉies proponojn, estos aprobita dum la venonta Universala Kongreso en Adelajdo. Intertempe, tamen -- kaj tie kuŝas nia antaŭeco -- amaso da eventoj jam okazis kaj okazas, malgraŭ ke la fina teksto ankoraŭ ne ekzistas. Ankoraŭfoje ricevas pravigon la malnova latina proverbo "Dum en Romo oni diskutadas, [la urbo] Sagunto falas," kiu avertas ke rapidaj faroj pli valoras ol longaj debatoj. Granda plejmulto de la ricevantoj de la provizora teksto de Kampanjo 2000 decidis tuj ekfosi sian sulkon (kaj nur duarange interesiĝis diskuti pri la fosiloj). Multaj komitatanoj (tro multaj por citi ĉies nomojn) reagis pli-malpli jene: "Jam estis tempo por la movado fari ion, ni en .. -ujo estas pretaj, bonvolu sendi la informmaterialon, kaj ni tradukos kaj disvastigos ĝin!" Cetere, ĉi tie ni devas mencii ke la Manifesto de la Esperanto-movado (kiu iusence estas la unua informilo de Kampanjo 2000) ricevis grandan subtenon per miloj da subskriboj de unuopaj esperantistoj (vidu la flankan kadron), subtenon pri kies kresko vi povas legi en ĉiu numero de ĉi tiu revuo. Krome, en multaj lokoj oni sukcesis arangi informajn mirindaĵojn ĉirkaŭ ĝi. Mi estis impresita, ekzemple, de ĝia apero en islanda ĵurnalo kaj ĝia prezento en grekaj amasinformiloj, aŭ de la morala subteno voĉdonita al ĝi en kelkaj italaj urbaj konsilantaroj. Kaj mi estas nur parte informita pri ĉio kio okazis. Mi atendas amason da kritikaj reagoj de legantoj, kiuj riproĉos min ke mi ne citis tion kion ili faris. En multaj landoj la estraroj de la landaj asocioj dediĉis apartajn kunsidojn al Kampanjo 2000. Ree mi citas nur kelkajn kaj atendas riproĉojn de ne cititaj landoj. Kun- sidoj okazis almenau en Rumanujo, Francujo, Nederlando, Norvegujo, Italujo, Venezuelo, Brazilo, Austrujo kaj Malto. Do, ankau flanke de la landaj asocioj la reagoj estis kuragigaj -- ankau en la senco ke ĉiu el ili estis bazita sur taksado de la efektivaj fortoj en la koncerna lando. Neniu proponis ke "oni" triumfigu Esperanton unue en la tutgalaksia parlamento, sed ĉiuj diris pli-malpli: "Ni en ..... -ujo povas fari ĉi tion." Mi donu ekzemplojn kiujn mi konas bone. La itala landa asocio modeste deklaris: "Nu, se oni devas transiri al aktiva informado, ni povus sendi al ĉiuj urbaj bibliotekoj tra Italujo itallingvan libron pri E-o." Venezuela E-Asocio petis ke oni donu al ili malmultekostan lernolibron en la hispana, kaj ili konkeros Venezuelon. Guste tiajn "modestajn" agadojn ni bezonas. Oni sin demandas de tempo al tempo ĉu niaj landaj asocioj kaj niaj lokaj grupoj ankoraŭ havas signifon en la epoko de tutmondaj interretoj kaj televidaj satelitoj. Mi kredas ke jes. La laboro je monda nivelo havas signifon nur se lokaj homoj povas transformi la moralajn aprobojn de, ekzemple, Unesko al pli da lernantoj. Kredi ke Unesko faros nian laboron por ni: tio estas la vera utopio. Unesko povas esti por ni nur plua ilo por konvinki nekonvinkitojn, sed poste atendas nin la kutima laboro: informkunvenoj, kursoj, utiligo de la lingvo ktp. La fakaj asocioj kaj aliaj movadaj instancoj reagis pli-malpli same. Mi citu nur la kazojn de la junulara kaj la instruista organizaĵoj. TEJO esence diris: "Vi, maljunaj UEA-uloj, perdas vian tempon pro komitataj dokumentoj kaj kongresaj rezolucioj. Ni, la gejunuloj, estas multe pli kapablaj ol vi, kaj ni montros tion al vi kun aŭ sen Kampanjo 2000! " Pli bonan respondon de vigla junulara asocio oni ne povis atendi. La estraro de ILEI, siaflanke, prenis la aferon tre serioze, kiel oni prenas malfacilan lernejan taskon, kaj komencis starigi sian propran laborplanon pri mondaj lernejaj kampanjoj, pri novaj lernolibroj ktp. íi dissendis proponaron al siaj sekciestroj por pridiskuto kaj, en sia pasinta estrarkunsido, decidis reaktualigi la UEA-rezolucion pri edukado aprobitan en la Viena UK. Ankaŭ la ILEI-kunsido kadre de la Eŭrop-Unia Esperanto-kongreso (Stuttgart, Germanio, 16-19 majo) traktos la kontribuon de ILEI al Kampanjo 2000. Je la instruada flanko, mi opinias, ni povos ricevi agrablajn surprizojn post mallonga tempo. Ankaŭ la Estraro de UEA, kompreneble, komencis fari sian parton: sur p. 84-85 vi povas legi pri ĝia diplomatia agado en Parizo kaj Novjorko. El ĉiuj flankoj, fakte, leviĝas la demando pri nova kunordigita agado por antaŭenpuŝi la movadon. La fakto ke multaj ekagis, kvankam ili estis petitaj nur konsili pri la kampanjo, estas pruvo pri tio ke agemo ne mankas, kaj ke multaj en la nuna movado sentas nekontenton pro la manko de celoj kaj agad-direktoj. Ni simple, kiel asertis UEA-prezidinto Tonkin en antaŭa artikolo, ne povas permesi al ni la lukson plu vivi senplane. Tion tre bele esprimis juna komitatano, Pascal Lecaille, en letero pri Kampanjo 2000: "Kiam entuziasmulo, kiel mi, envenas la movadon por ion konkrete fari, li povas absolute elreviĝi". La gvidantoj de la movado, je internacia, nacia kaj loka niveloj, havas la respondecon ne lasi junajn entuziasmulojn elreviĝi. Eĉ la debatoj inter apogantoj de malsamaj movadaj strategioj (fina venko aŭ ne ktp) perdas sian signifon. Ĉi tie temas pri organizita klopodo levi la nivelon de la movado: nenio plia kaj nenio malplia. Ĉiu membro povas trovi sian lokon en ĉi tiu kampanjo. Ĉiu esperantisto devas senti sin respondeca pri tio ĉu jes aŭ ne la movado eniros la venontan jarmilon sur pli alta nivelo ol la nuna.
Renato Corsetti |
|
|
Ĉi tiun dokumenton posedas:
|
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
|