Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo
La epoko kiam naskiĝis Esperanto estis karakterizita de grandaj teknikaj kaj sociaj ŝanĝoj. La disvastiĝo de fervojoj tra Eŭropo, la invento de la poŝta sistemo, la elektra lampo, la telefono, la fototekniko, la unuaj plastoj kaj ĉiuj aliaj novaĵoj ligitaj al la rapida antaŭeniro de la Industria Revolucio ŝajnis simple konfirmi la ideon ke la socio evoluas en unu direkto, al pli kaj pli granda povo super la naturo kaj super la homa sorto.
Tiu ĉi ideo estas la kerna trajto de la moderneco. Mi uzas la vorton ĉi tie en teknika sociologia senco: la moderneco estas la socia klopodo venki la malcertaĵojn de la homa vivo. La moderna scienco, ekzemple, strebas al certeco pri kaŭzo kaj rezulto: se ni faros tion, sekvos jeno. La moderna medicino strebas al certeco pri sano: se ni faros tiel kaj tiel, ni estos sekuraj kontraŭ malsano, eĉ (provizore) kontraŭ morto. Kaj la moderna ŝtato strebas al certeco pri identeco: se ni plenumos tiun aŭ tiun rolon, la socio kompense donos al ni ĉion necesan por bone vivi.
Certeco postulas informojn. Informoj bezonas analizon. Tiel la nova koncepto de ŝtato en kiu ĉiuj civitanoj ĝuas samajn, garantiitajn rajtojn kompense por sia kontribuo al la komunaj sociaj strukturoj, heroldis la inventon de la sociologio. "Socio", en la moderna sociologio, signifas fakte "ŝtato" aŭ "ŝtata loĝantaro". La sociologio estis elpensita por helpi al la administrado de ŝtatoj, per kolektado de informoj (por kio oni devis evoluigi tute novajn esplorteknikojn) kaj por krei teoriajn skemojn helpe al la certigo de ŝtata identeco. La sociologio fakte starigas modelojn de ideala socio (ĉar ĉiuj modernaj sciencoj idealigas), kaj tiujn modelojn la ŝtataj potencoj ofte akceptis kiel sian celon.
En tiuj modeloj la lingvo kompreneble ludis rolon. Homaj socioj ne estas nature unulingvaj: dialektoj povas diferenci de vilaĝo al vilaĝo, kaj diverslingvaj vilaĝoj aŭ vilaĝaroj kunekzisti intermiksitaj en pli granda regiono. Sed la lingva diverseco metas grandan defion al la administrado de moderna ŝtato: unue, ĉar la ĉasado de la certeco postulas skribajn registraĵojn, kaj skribo postulas lingvan normigon, minimume, se ne kompletan lingvan unuecigon; kaj due, ĉar lingvoj peras kulturan kaj komunikan apartecon, kiu ne estas facile kontrolebla kaj regebla laŭ la ideala sociologia modelo de socio en iu ĉiuj estas egalaj. Tial unu el la trajtoj de la moderneco estas la lingva diskriminacio, kiu donas al la parolantoj de la nacia lingvo ĉiujn rajtojn kaj al la parolantoj de aliaj lingvoj neniujn rajtojn.
La socia moderniĝo en Eŭropo ekis en okcidento dum la 17-a jarcento, gajnis impeton dum la sekvanta klerisma epoko, kaj faris grandan antaŭensalton per la franca revolucio fine de la 18-a jarcento. Kiam Zamenhof naskiĝis, duonan jarcenton poste, la tajdo de moderno jam konkeris la eŭropan menson. Tio estis la periodo en kiu ekformiĝis la plimulto de la modernaj ŝtatoj, eĉ se kelkaj el ili ne formaliĝis ankoraŭ dum kelkaj jardekoj. Ĝuste en la grandaj orientaj imperioj de la Romanovoj kaj Habsburgoj la moderna epoko komenciĝis malfrue. En Bjalistoko, kiel vi scias, regis nur duonmoderna lingva imperiismo: tie la rusa superis kaj la jida malsuperis, kun la germana kaj la pola ie meze; sed ankoraŭ ne venis la tempo kiam regna lingvo, kiel dirus Zamenhof, komplete forviŝus la aliajn lingvojn el la strantbildo.
Por Zamenhof, do, kaj supozeble por la multaj aliaj E-pioniroj en la Cara Imperio, eblis koncepti Esperanton en la kadro de lingvo-ekologio nur kvazaŭmoderna. Kiel Zamenhof skribis en la Unua Libro, neŭtrala lingvo estas ideala kandidato por la rolo de "lingvo regna kaj societa", dum la diversaj lingvokomunumoj povus daŭre konservi siajn lingvojn por "la doma vivo de la popoloj". Jen do la konata bildo de moderna unulingva ŝtato, sed ŝtato multe pli akceptema al lingva kaj kultura diverseco ol tion antaŭvidis la sociologoj kaj ideologj de l' moderno.
La fama socilingvisto Joshua Fishman aperigis studon antaŭ kelkaj jaroj en kiu li montris ke tia toleremo, aŭ eĉ simpatio, al lingva kaj kultura diverseco havas longan historion en centra kaj orienta Eŭropo, dum ĝi jam frue komencis malaperi en okcidento, Eblas rigardi ankaŭ Zamenhof kaj Esperanton kiel produktojn de tiu tradicio; aŭ, pli precize, de ties konfrontiĝo kun la moderniga tajdo. Kiam alruliĝas cunamo, necesas digoj. Esperanto estis urĝe bezonata alternativo al jam antaŭvidebla evoluo: naciismo, etna purigo, teritoriaj militoj, kaj la fino de kelkjarcenta kulturo de kunvivado. Ni scias kio okazis. Se hodiaŭ vi iros al Bjalistoko, vi trovos tie post-cunaman scenon, urbon esence unukulturan kaj unulingvan.
En okcidenta Eŭropo, la ideo de lingvo "regna kaj societa" apenaŭ ŝajnis aktuala: tie la naciaj lingvoj jam survojis al definitiva venko super la senŝtataj minoritataj lingvoj. Sed jam seniĝis alia problemo, la manko de vaste parolataj lingvoj por interŝtata uzo. La malkovro de Esperanto fare de la francaj propagandistoj enkondukis plene modernisman periodon en la Esperanto-movadon, aŭ almenaŭ en ties ideologion. Nun al la ideala unulingva ŝtatmodelo aldoniĝis idealo pri superŝtata lingvo. Por iuj ĝi estus senkultura, senhistoria, plenumonta pure teknikajn bezonojn. Por aliaj ĝi havu ja kulturon, sed nur tian kiu konvenas al ĝia rolo: lingvo de burĝa demokratio, por apogantoj de tia socimodelo; lingvo de klasa revolucio, por aliaj. Sed por ĉiuj gravis iu moderna idealo, iu universala bildo, kiu finfine certigus la lingvan kaj kulturan identecon de ĉiuj. Mi emfazu ĉi tie: la ideologia debato inter komunismo kaj kapitalismo okazis surbaze de plena samopinieco pri la moderna estonteco de l' homaro. Temis nur pri la plej konvena, aŭ historie necesa, maniero atingi tiun idealon.
La ideologio de l' moderno longe regis en la Esperanto-movado. Ĝia apogeo eble estis la modelo tiel fervore propagandita de Ivo Lapenna: loka lingvo por lokaj bezonoj, nacia lingvo por enŝtata uzado, kaj superŝtate la "lingvo de la internacieca humanismo". Kaj la rimedo por venkigi tiun modelon estis movado ĝuste tiel strukturita, kun lokaj kluboj sub landaj asocioj (po unu en ĉiu ŝtato), kaj kun tiuj ĉi asocioj grupigitaj kaj voĉonrajtaj en internacia organizaĵo. Do, vi vidas: kaj la modelo kaj la strukturo kongruas perfekte unu kun la alia kaj kun la idealoj de l' moderno.
Dum la forperiodo de la moderneco, preskaŭ ĉiuj akceptis ĝin ne kiel idearon sed kiel fakton pri la mondo, kvazaŭ sciencan leĝon pri la homa evoluo: evoluo al pli da scio, pli da povo, pli da certeco, al mondo funkciante pli kaj pli laŭ universalaj modeloj evoluintaj (hazarde) en okcidenta Eŭropo. Kvankam daŭre ekzistis malkonsentoj inter la apogantoj de malsamaj modeloj, neniu vere dubis ke tia modelo ekzistas kaj iam venkos. Eĉ la dua mondmilito ne sukcesis disrompi tiun memfidon; ĝuste la postmilita periodo atestis la plej grandan eksportadon de okcidentaj modeloj al la cetera mondo sub la etikedo "evoluigo". Dubetoj ekdisvastiĝis nur en la sesdekaj jaroj. Iom post iom amasiĝis indikoj ke ne realiĝas la modeloj. Novaj esploroj subfosis la teorian bazon de la moderneco, ekzemple ĝian pretecon oferi ĉiujn lokajn identecojn al la postuloj de mastrumebla socia ordo. Oni ekrimarkis ke fakte ne malaperas tiuj identecoj, ekzemple en la fama uson "kunfandejo", sed nur iom aliiĝas; kaj samtempe parto de la okcidentaj socioj, aparte ĉe la junularo, kribelis kontraŭ la moderna ordo trudita al ili de la postmilitaj strukturoj. Ĉiuj ĉi evoluoj markis la komencon de la postmoderna epoko, kiun karakterizas radikalaj duboj pri la celoj kaj metodoj de la moderneco.
En la Esperanto-kulturo tiuj duboj esprimiĝis unue per la Deklaracio de Tiresö (1969), kiu atentigis pri la sufoka efiko de la moderneco ekster la Esperanto-movado, kaj poste per la Manifesto de Raŭmo (1980), kiu turnis tiujn kritikojn kontraŭ la movadon mem. En ambaŭ kazoj ne gravas la preciza enhavo de la koncerna dokumento, sed prefere la signifo kiun atribuis al ĝi aro da movadanoj neniel ligitaj al la origina verko. Tiresö forlasis la idealan bildon pri mondo en kiu lingvoj loka, nacia kaj internacia kunekzistas en ŝtate sankciita harmonio, alvokante al la kontraŭbatalo de ĉiuj atencoj kontraŭ lingvaj rajtoj, kaj ĝenerale al pli kritikema rigardo al la ŝtatoj mem. En tiu bildo forestas la fido pri natura evoluo al iu utopia estonteco. Post Tiresö tamen restis moderna bildo pri la Esperanto-movado mem: bildo cel-orientita, kun gvidantoj kaj gvidatoj, kun centro kaj periferio. Tiun bildon Raŭmo senkompromise malakceptis, proponante anstataŭe la modelon de "mem elektita diaspora minoritato", mikrosocio sencentra, en kiu ĉiu ano mem elektas la celon kiun li aŭ ŝi preferas, kaj ĝin realigas eventuale kunlabore kun aliaj, sed sen gvidado de iu movada elito. Tio estas, ĝi proponas ĝuste postmodernan modelon de la Esperanto-movado, aŭ pli ĝuste de la Esperanto-komunumo -- esprimo kiu nun pli kaj pli ofte anstataŭas la malnovan.
Mi ne volas argumenti ĉi tie por la plena praveco de la moderna aŭ la postmoderna modeloj; efektive mi opinias ke ambaŭ proponas idealon nerealan kaj nerealigeblan. Tamen eble per kunigo de la du tendencoj ni venos al pli riĉa kaj nuancita bildo pri la Esperanto-kulturo, pri ĝia loko en la mondo, kaj pri ĝia estonteco. Ekzemple, kiom el la agado de niaj landaj asocioj vere kongruas kun la bildo pri moderniga movado? Kaj kiom el niaj homoj konsideras la eksterajn, tradiciajn celojn de la movado neglektindaj? En ambaŭ kazoj, nur malgranda procentaĵo, mi pretas veti. Ŝajnas al mi ke Esperanto mem estas fenomeno kvazaŭmoderna, ĝuste kiel en la tempo de Zamenhof; ke tio certigis ĝin travivadon tra ĉiuj flusoj kaj malflusoj de la sorto; kaj ke la nuna epoko de la postmoderneco malfermas novajn prespektivojn por ĝia disflorado.
Ĉar ne vere temas pri postmodernisma epoko: la postmodernismo povas ekzisti nur en la ombro de modernaj strukturoj, ĝi povas kritiki la potencon sed neniam transpreni ĝin -- ĉar tiel ĝi fariĝus io alia: plia varianto de la modernismo mem. Se sociologoj parolas pri postmoderneco, ili celas socion en kiu burĝonas kompromisoj kaj streĉitecoj inter moderno kaj postmoderno: kie tradiciaj roldividoj malaperas aŭ malklariĝas, kie individua memrealiĝo iĝas vaste agnoskata valoro, kie ŝtatoj ekrezignas pri ĉiomastruma rolo en la ekonomio kaj tiel plu. Mi dirus ke multaj homoj nuntempe sopiras kaj klopodas konstrui kvazaŭutopiojn: vivsistemojn "sufiĉe bonajn", kiuj ne postulas por sia funkciado la gigantajn investojn kaj potencajn regcentrojn de la modernisma epoko. Esperanto estas unu tia kvazaŭutopio, kiu kredeble neniam kontentigos ĉiujn, sed kiu ja povos fariĝi nemalhavebla por multaj.
Mi diras: povos, ĉar mi ne volas aperi ĉi tie kiel modernisma profeto. Ekzistas abundaj kialoj por pesimismo, ne nur pri Esperanto sed pri la tuta monda evoluo. Malpesimismo estas afero de konscia volo, ne de scienca certeco. Tamen, se vi akceptos malpesimismi kun mi, ni kune konsideru kion la jam skizitaj ideoj signifas por nia movada strategio. Evidente ili ne kongruas kun la perspektivo de Esperanto en perspektivo! Ekzemple, malgraŭ sia daŭre tre grava kaj influa pozicio en la movado (aŭ komunumo), nia monda asocio devas vole-nevole rekoni la plurecon de la Esperanto-komunumo -- la fakton ke esperntistoj povas tute bone vivi sen UEA, aŭ elekti nur tiujn el ĝiaj servoj kaj agadoj kiuj plaĉas al ili kaj ignori la ceteron. En la loko de la ŝtate inspirita analizo de Ivo Lapenna, ni konstruu klarvidajn merkatan kaj sisteman analizojn pri niaj fortoj kaj malfortoj. La politika ekonomio kaj kultura ekologio de Esperanto fariĝu esplortemoj de niaj intelektuloj kaj bazaj konceptoj en nia planado.
Kvankam ĉi tie estas nek tempo nek loko por komenci tian planadon, mi ne povas preterlasi lastan konstaton. Bazi sian strategion sur merkata analizo de la esperantistaro ne signifas cedi al vulgara materialismo. Ja ankaŭ por ideoj ekzistas merkato, eĉ por strategioj kaj kampanjoj ekzistas merkato! La sukceso de la Manifesto de Prago estas konsiderenda kiel merkata trafo. Ni esperu ke venos multaj pliaj, ankaŭ ekster la Esperanto-komunumo.
Mark Fettes
|
Ĉi tiun dokumenton posedas:
|
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
|