Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo
La du artikoloj de la prezidinto de UEA, Humphrey Tonkin, pri la strategio de la Asocio (ĉi tie kaj ĉi tie) signifas eble la plej kompletan kaj lucidan radioskopion pri la lingvo kaj movado kiun mi iam ajn legis. Aldone al tiu centra analizo -- kies tezoj konverĝas al la miaj -- aperis ankaŭ sektoraj kontribuoj (Blanke, Corsetti, Fettes, Golden, Tiŝljar, Wandel, Ĉoliĉ kaj aliaj), kiuj, kune kun kritikaj artikoloj en Heroldo, sinergie helpas trovi la eblajn elirojn el la sakvojo en kiu Esperanto ŝajne troviĝas.
Metode, sciencece kaj senpasie, la supraj eseoj de Tonkin, bazitaj sur lia Strategia Plano de 1988, vivisekcias la fortojn, malfortojn, ekspluateblajn okazojn, minacojn kaj prioritatojn kiuj koncernas Esperanton. Temas ĉi tie ne pri la lingvo Esperanto, ĉar lingvo en si mem estas konvencia komunikilo kaj en tia funkcio ne havas strategion nek ideologion (Blanke, apr., p. 77). Kontraŭe, la diskurso rilatas nur al la idearo kaj celoj de la poresperanta movado, kiu formiĝis inspirite de kaj subtene al la internacia lingvo.
Ni tuj anticipu ke Tonkin identigas tri movadajn prioritatojn: a) disvastigo de la lingvo, b) ĝia utiligo, c) edukado per ĝi al tutmonda konscio.
La dirotaj konkludoj baziĝas sur analizo de la historio de la movado en la pasintaj 110 jaroj.
Inter 1921 (Ligo de Nacioj) kaj 1993 (Unesko) la E-movado plurfoje per rektaj proponoj kaj amaspeticioj provis konvinki interregistarajn organizojn rekomendi la oficialigon de la internacia lingvo. La du lastaj alpaŝoj (1966 ĉe UN kaj 1993 ĉe Unesko) malsukcesis: la unua malvenko ŝuldiĝas, laŭ mi, i.a. al surpriza procedura eraro de UEA, la dua al naiva surloka agado de Esperanto-Radikala Asocio (ERA). Kelkaj mondskalaj penadoj samdirektaj okazas ankoraŭ nun per prudentaj kaj laŭstupaj paŝoj, ekz. ĉe Ekosoko (Ekonomia kaj Sociala Konsilio de UN) fare de la prezidanto de UEA, kiu apogas sin sur la Transnacia Radikala Partio, varbita de ERA por Esperanto. Krome, aliaj regionaj aŭ tutmondaj inciatoj de E-premgrupoj disvolviĝas paralele (Frank: propedeŭtika propono; Erasmus: eŭropa laborgrupo; Pirlot: parlamenta agado; Silfer: Esperanta PEN-Centro ktp).
Pro la ĝisnunaj malsukcesoj, multaj esperantistoj hodiaŭ opinias ke la agado ĉe la interŝtataj organizoj ne kondukas al la fina celo, kiun Zamenhof mem tiel poeziece proponas en "La espero". Aliflanke, la priskribita klopodado ne estis tute senrezulta: la du rezolucioj de Unesko (1954, 1985) kaj la Deklaracio de Manilo (Monda Turisma Organizo, 1980), inter aliaj atingoj, sendube signas moralan rekonon de la lingvo, kio ja esence gravegas por mutigi la ĉefan antaŭjuĝon rifuzantan al Esperanto eĉ filologian seriozecon kaj, sekve, ekzistorajton en la familio de la lingvoj. Post 1965 UEA ne plu ellaboris mondskalan strategion (dumaj laborplanoj havis nur taktikan dimension), pro kio la Asocio ĝis antaŭ nelonge ricevis multajn riproĉojn. Kiel ni poste vidos, nuntempe la Asocio revigliĝis per Kampanjo 2000, kiu ne plu promesas la finan venkon -- kvankam ĝi estis ekde Zamenhof la konektiva histo de la poresperanta agado --, sed proponas pli limigitajn etapojn. Temas pri la politiko de mallongaj paŝoj, siatempe indikita de Werner Bormann.
Kontraste al la finvenkisma tradicio kaj reage al supozita manko de perspektivoj, en 1980 naskiĝis kritika pensofluo, konata kiel "raŭmismo" (pro sia manifesto lanĉita dum TEJO-kongreso en Rauma, Finnlando). Tonkin neŭtrale priskribas ĝin, sed evitas citi ĝian nomon. Tiom da prudo surprizus nin, se ni ne scius ke la manifesto de Raŭmo longe eĉ ne estis menciita en la organo de UEA: dum 11 jaroj la vorto raŭmismo tabuis.
Kion proponas Raŭmo? La disvastigo de Esperanto, ĝi diras, ne celu la neatingeblan finan venkon, sed la praktikan utiligon de la lingvo kiel identigilo de diaspora lingva minoritato, kiel ilo de supernacia kulturo bazita sur la valoroj de reciproka respekto, toleremo kaj solidaro. Pli malfrue, en Segedo (Hungario), raŭmismon integrigis kritiko kontraŭ la burokrateca vertikala organizo (UEA) kaj pledo por horizontala kunlaboro de reto da organizaĵoj (Grésillon, KCE k.s.). Laŭ tiu ĉi pensado, la esperantistaro formas socion, komunumon, ne movadon direktitan al utopia celo.
Kion opinias la esperantistoj? Eĉ se nuntempe ili ne klare perceptas la vojojn de la oficialigo de Esperanto, ilia granda plejmulto konsideras ke, tamen, la dirita oficialigo devas esti plu proponata al la mondo. Laŭ mi, neniu kapablas profeti la evoluon de la historio, eĉ ne en mezlonga tempo: ni mem spektis subitajn tutplanedajn politikajn mutaciojn en la laste forkurintaj dek jaroj, pri kiaj neniu eĉ revis kelkajn jarojn pli frue. Hodiaŭ Esperanto estas rigardata de la publika opinio kun indiferento, kvankam multe pli serioze ol en pasintaj tempoj, sed neniu scias kiel evoluos aŭ mutacios la sinteno de estontaj generacioj rilate nian proponon.
La nombro de senkompromisaj raŭmistoj estas kalkuleblaj per malmultaj fingroj: eĉ TEJO, la junulara sekcio de UEA, ne estas raŭmisma en la strikta senco de la vorto; la plejmulto de la simpatiantoj kun tiu ĉi tendenco aktivas ankaŭ en la organizita vertikala movado, praktike aplikante la tezon de Tonkin ke "finvenkismo" kaj "raŭmismo" povas kunekzisti. La saman opinion mi prezentis al la 2-a Esperanta Eŭrop-Unia Kongreso (Parizo, 1995) (1). El tio eliras la konvinko ke kaj la menciita silenta subfoso fare de UEA kaj la atakoj el la kontraŭa flanko estas neakcepteblaj. Tial ke internaj ideologiaj konfliktoj ĉiaj malutilas, ni, parafrazante Newton, konkludu: "ho! pragmatismo, savu nin de finvenkismo kaj raŭmismo!"
Unue, necesas respondi al la demando ĉu UEA reprezentas aŭ ne la tutan movadon. Kvankam al ĝi aliĝas aŭ kun ĝi kunlaboras preskaŭ ĉiuj landaj kaj fakaj asocioj kaj institucioj, ekster ĝi agas kelkaj aliaj sendependaj organizoj kiel Sennacieca Asocio Tutmonda, Kooperativo de Literatura Foiro ktp. Teorie, tio sufiĉas por samopinii kun Tonkin ke "la movado estas pli vasta ol UEA"; praktike, UEA estas la referencpunkto de eble 90% de la esperantistoj. UEA estas la sola forto kiu posedas la necesan karismon kaj la organizajn, homajn kaj potenciale la financajn rimedojn por tutmonde antaŭenigi la internacian lingvon. Sekve de tio, UEA apenaŭ troigas parolante en la nomo de la esperantistaro.
Ni transiru nun al la celoj de la Asocio. Tonkin atentigas ke eĉ la Statuto de UEA ne klare montriĝas finvenkisma, ĉar ĝi pli modeste preskribas agadon "por la solvo de la lingvo problemo", kio -- por la aŭtoro de la artikoloj -- signifas "laŭgradan procedon, kiu ne baziĝas sur espero je subita kaj utopiista konvertiĝo de la homaro". Aparte de tio, ni rimarku ke en la Statuto troveblas ankaŭ elementoj de raŭmismo (art. 3). Ĉio kune donas al UEA la aŭtoritaton por sinergie funkcii kiel komuna domo de ĉiuj amikoj de la lingvo kaj de la movado. Tiurilate, oni rajtas demandi sin ĉu la Asocio vere agas konforme al tiu ĉi rolo. Elirpunkto de la analizo estas laa konstato ke UEA kaj liveras servojn al siaj membroj kaj antaŭenigas Esperanton en la mondo.
a) Servoj
Kelkaj servoj inkluziviĝas en la kotizo (revuo, Jarlibro); aliajn la membraro pagas aparte (Libroservo, Universala Kongreso). La dua kategorio elvokas kelkajn rapidajn komentojn.
La Libroservo, krom doni al la Asocio atentindan profiton, formas tre vastan merkaton por la E-literaturo: per sia grandskala vendado, la servo esence subtenas la eldonadon de verkoj en la internacia lingvo. Rilate la UK-ojn, ni diru ke laŭ nombro de partoprenantoj kaj de programeroj (ĉirkaŭ 200) ili enviciĝas inter la plej imponaj internaciaj kongresoj en la mondo. Certe, la UK -- tiu senkompara universala respubliko unulingva -- bezonas renovigon (Ĉoliĉ, majo, p. 91), tamen entute ĝi estas kontentige organizata kaj kutime liveras al UEA imponan enspezon. Tre imponan, ĉar la Asocio enkasigas en tiu ĉi fonto ankaŭ sumojn alimaniere necesajn por pli efika kongresa mastrumado kaj ekstera informado.
b) Ekstera agado
Tonkin distingas du kampojn: informado kaj instruado. Pri la unua, ni esperu ke finiĝis la epoko de "nekontento pro la manko de celoj kaj agad-direktoj" (Corsetti, ĉi tie), kiam eĉ la gazetara servo de la Asocio haltis. Revekiĝo nun konkretiĝas en Kampanjo 2000, kiu premise elstarigas la defendon de la lingvaj rajtoj (egaleco de ĉiuj lingvoj) fare de la transetna lingvo Esperanto. Same kiel la Plano de 1988, la nuna Kampanjo en si mem konsistas el bazaj principoj kaj listo de ĝeneralaj celoj: ĝi bezonas tradukiĝi en taktikajn subplanojn aŭ, pli bone, en faktojn: ni kunlaboru kaj pacience atendu.
La dua Tonkina kampo, instruado, aspektas pli febla, ĉar por bone lerni lingvon necesas bonaj lerniloj: ili mankas en pluraj lingvoj, ĉefe en modernaj versioj (vidbendoj, kompaktdiskoj, Interretaj kaj korespondaj kursoj). Ke UEA devas helpi en la realigo de taŭgaj projektoj ĉefe por malmulte disvastiĝintaj lingvoj, eĉ se ne nepre kiel eldonanto, ŝajnas evidenta afero.
En la plenumo de sia rolo, nia Asocio suferas pro kelkaj bremsoj. La plej videblaj estas eble tri:
1. nekontentiga funkciado de ĝiaj gvidaj kaj administraj organoj;
2. pezaj administraj kostoj;
3. nekunlaboremo kun eksteraj iniciatoj.
Koncerne la organojn (Komitato, Estraro), ŝajnas al mi ke ili laboras malvigle kaj konfuzas decidajn kaj plenumajn taskojn; estraranoj ofte preferas lasi siajn respondecojn al oficistoj, kiuj devas agi sen klaraj direktivoj. Malgraŭ tio, neniu zorgas pri revizio de la asociaj labormetodoj. Nur unufoje startis kaj tuj mortis teknika reformo (szabó-Felsö) de la estrara tagordo; samo okazis al inciato pri la interna informado (Wensing).
La administra aspekto montras pozitivan tendencon, ĉar unuafoje oni rajtas esperi ke la longa serio da planitaj kaj buĝetitaj deficitoj direktiĝas al definitiva malapero: ĝuste kiel decidis la Komitato en 1993. Restas la malekvilibro inter kotizoj (55,6% de la rimedoj en 1996) kaj jaraj kostoj (67,3% nur por salajroj, elcentaĵo escepta eĉ ĉe multlingvaj interregistaraj organizoj: tio ne signifas ke la individuaj salajroj tro altas, sed ke la oficeja strukturo estas pli peza ol ni povas elteni). Kompreneble, pravas tiuj kiuj opinias ke la kotizoj ne kovru ĉiujn kostojn kaj servojn; spite al tio, la malekvilibro montriĝas tre serioza kaj instigas al korektoj, kiuj liberigu pli da financaj rimedoj por la ekstera agado de UEA. Pri la supraj kaj aliaj temoj, en 1987 mi submetis plurajn proponojn en mia dokumento citita en la artikoloj de Tonkin.
Ni alvenis al la sinteno de UEA fronte al eksteraj poresperantaj iniciatoj. "Ne nur ni ne bremsu iniciatojn ekster UEA, sed ni aktive helpu krei kondiĉojn en kiuj tiuj iniciatoj povas okazi" -- admonas Tonkin. Bremsadoj efektive okazis kelkfoje en la pasinteco. Jen epizodoj: konstruaj, kritikaj artikoloj estis ade malakceptataj; estis rifuzitaj du helpopetoj, je ŝarĝo de la Propaganda Konto aŭ de regionaj fondaĵoj, por disvastigi favorpreze hispanan lernolibron en Latin-Ameriko kaj por eldoni bosnian lernolibron; fine, okazis rifuzo simple aŭspicii gravan iniciaton de ERA: komuniko en malagrabla stilo akompanis la malakcepton.
Laŭ opinio de la skribino, en multaj kazoj netan rifuzon de kvalifikitaj proponoj povus anstataŭi pli pozitiva kaj kompromisema sinteno, pli atenta pristudo de la propono mem aŭ kreiva kontraŭpropono flanke de organoj de UEA.
Corsetti realisme akcentas ke en nia informado ni adoptu la devizon kaj argumentadon de lukto por nova internacia lingva ordo (2); la vojo prezentas la avantaĝon postuli la respekton de principoj universale agnoskitaj en pluraj interŝtataj dokumentoj, inkluzive de la Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Intertempe, administrado kaj internaj rilatoj pliboniĝu: UEA akceptu kritikojn kaj malegoisme pretu kunlabori kun ĉiuj iniciatoj en etoso de unueco, en kiu ideaj kunpuŝiĝoj ne eliru el la kadro de simpla diskutado. Tian UEA ni ĉiuj plene subtenu.
Gian Carlo Fighiera (Italio)
|
Ĉi tiun dokumenton posedas:
|
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
|