Ekas Kampanjo 2000 al nova intemacia lingva ordo

el Esperanto, septembro 1997, p. 144-145


Uzu Esperantajn literarojn haveblajn ĉe Flandra Esperanto-Ligo


Plurjaran strategian diskuton kronis en la UK formala aprobo de la ĉefceloj kaj laborprogramo de Kampanjo 2000. Nun ĉiu kunagema E-asocio povas trovi sian lokon en tiu ampleksa agadkadro.

   La Kampanjo, kies baza teksto aperis en la aprila numero, finmaturiĝis per unujara interkonsultiĝado inter la komitatanoj kaj estraranoj de UEA kaj la estraroj de la landaj kaj fakaj asocioj. Ĝi prezentas, do, demokratan interkonsenton pri la ĉefaj prioritatoj kaj farendaĵoj de la Esperanto-movado en la venontaj kelkaj jaroj. Ĉiuj individuoj, grupoj kaj asocioj estas invitataj partopreni en tiu komuna konstrulaboro.

   La konsentitaj celoj, ni rediru ilin ankoraŭfoje, esence estas tri:

   -- levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-komunumo;

   -- levi la prestiĝon de la internacia lingvo;

   -- influi la internacian vivon.

Ek al kunlaboro

   La unua celo rilatas al tio ke nur fortika kaj motivita E-komunumo povas venki la defiojn de ĉiam pli komplika mondo. Ni ne volas detali ĉi tie la agadojn kiuj estas sugestataj en la kampanja dokumento; ni volas sole substreki ke tiu celo atingeblas nur per vasta kunlaboro. Kampanjo 2000 ne estas kampanjo por la Estraro aŭ la Komitato de UEA. Ĝi estas kampanjo por ĉiuj aktivaj esperantistoj.

   Do, ne temas nur pri la fortigo de niaj kulturaj kaj organizaj centroj, kvankam tio gravas. Egale temas pri fortigo de la interhomaj rilatoj kiujn E-o peras. Nur vasta kaj forta reto de individuaj kontaktoj povas garantii la progreson de la landaj asocioj kaj de UEA. Tio povas signifi: transformi niajn klubojn en viglajn centrojn de amuziĝo kaj kleriĝo. Tio povas signifi: helpi al la fakaj asocioj varbi novajn membrojn kaj montri sian agadon al la esperantista publiko. Tio povas signifi: trovi novajn manierojn por malfermi niajn kongresojn kaj renkontiĝojn al familioj, al gejunuloj, al handikapuloj. Tio povas signifi: interligi niajn revuojn kaj interretajn diskutejojn por laŭeble vastigi iliajn abonantarojn. Kaj tiel senfine plu.

   Alivorte, la E-organizaĵoj ne interkonkurencas. La forteco de ĉiu el ili efikas pozitive al ĉiu alia. Imagu ni, ekzemplocele, ke TEJO, ILEI, aŭ ankaŭ SAT, AIS aŭ Bahaa E-Ligo sukcesus esti multe pli grandaj ol UEA mem, kun multe pli da membroj, pli bona centro ktp. Ĉu el tio ne sekvus pozitivaĵoj por ĉiuj ceteraj E-organizaĵoj, pli da legantoj por iliaj revuoj, da partoprenantoj ankaŭ en iliaj kongresoj k.s.?

   Do, for la apartismon inter organizaĵoj kaj ek al kunlaboro. La mondo en kiu ni devas agi estas tiom vasta ke ĝi liveras abundan ago-spacon al ĉiu. Devize oni povas diri: "Ĉio kio estas bona por Esperanto, estas bona por ĉiuj Esperanto-organizaĵoj."

Informi kaj influi

   La dua celo de Kampanjo 2000 (levi la prestiĝon) instigas al serioza informado. Preter la detaloj pri la unuopaj agoj, ni nur volas emfazi ke precipa tasko de ĉiu aganto por E-o estas informado pri la ekzisto kaj funkciado de la internacia lingvo. Niaj organizaĵoj ofte emas koncentriĝi ekskluzive al servado de siaj membroj. Kvankam tio estas io bona kaj necesa, restas la fakto ke ni ĉiuj ŝuldas nian ekziston al la informa agado de Zamenhof. Se li ne dissendus siajn dek mil broŝurojn, nenio okazus. Kaj se ne plu daŭros la informa agado, baldaŭ ŝrumpos kaj malvigliĝos la komunumo kiun ĝi sukcesis krei. Imitado de Zamenhof (kie eble per teĥnologie evoluintaj rimedoj ) ankoraŭ restas kerna tasko de la movado kaj de ĉiu ĝia konsistiga ero.

   Fine, la tria celo agnoskas la komunajn idealojn kiuj kunligas preskaŭ ĉiujn esperantistojn kaj kiujn laste resumis la Manifesto de Prago. Temas pri la espero ke per E-o iam saniĝos la internacia lingva ordo, ke ĉiu homo, ĉie en la mondo, povos uzi kaj disvolvi la lingvojn de sia heredaĵo kaj de sia elekto, sen kontraŭdiroj. Kiel la Kampanjo mem, ankaŭ tiu ĉi prioritato direktiĝas al diversaj organizaj niveloj. Plej konataj, kompreneble, estas la klopodoj influi internaciajn organizaĵojn, kaj tiujn ni energie daŭrigos: ĉefe per UEA-reprezentantoj en diversaj strategiaj lokoj kaj forumoj, kvankam la landaj asocioj estos siatempe petataj influi sialandajn delegitojn en la decidejoj.

   Tamen ne en la asembleoj de UN komenciĝos la nova internacia lingva ordo. Ĝi naskiĝos el la decidoj de individuoj ŝanĝi sian lingvan konduton, kaj el la kunlaboro de tiuj individuoj por ŝanĝi la lingvopolitikon de siaj institucioj. Tio estas laboro multe pli vasta. Ĉiu edukministerio kunkreas la internacian lingvan ordon, instruante kelkajn lingvojn prefere al aliaj; ĉiu internacia neregistara organizaĵo laboras por la konservado aŭ la ŝanĝo de tiu lingva ordo per la uzado de tiu aŭ alia laborlingvo. Kaj tiujn decidojn siaflanke apogas aŭ malapogas la gepatroj, edukistoj, organizantoj kaj aktivuloj. Jen do la homoj kiujn ni devas atingi, kies konvinkojn ni devas aliigi.

La gojo plani

   Kampanjo 2000 antaŭvidas ke E-organizaĵoj ĉiunivele formulos la propran planon. UEA jam donis ekzemplon: en Adelajdo la Komitato aprobis laborprogramon por la venontaj jaroj, ĉefe rilate al tio kion faros la centraj organoj de UEA kune kun la fakaj kaj landaj asocioj (FA/LA). Jen ĝi:

   1. Internacia seminario, "Esperanto en lernejo", 1998, Montpeliera UK (Unesko, UEA, ILEI)

   2. Eksperimenta instruado de E-o, 1998-2000 (Unesko, UEA, ILEI, LA)

   3. La 90-jara jubileo de UEA, 1998 (UEA)

   4. Kampanjo "Savu esperantaĵojn", 1998-2000 (UEA, FA, LA)

   5. Kampanjo "Plivastigu Verdujon", 1998-2000 (UEA, FA, LA)

   6. Disvastigo de informiloj pri Esperanto, 1997-2000 (UEA, FA, LA)

   7. Seminario "Esperanto-amaskomunikiloj", 1998 (UEA, TEJA)

   8. Amikoj de Esperanto,1998-2000 (UEA, FA, LA)

   9. Seminario pri lingvaj dimensioj de homaj rajtoj, 1998 (UEA, UN)

   10. Kampanjo por internacia lingvo, ĉe UN, 1998-2000 (UEA, LA)

   11. Koalicio de neregistaraj organizaĵoj por internacia lingvo, 1997- 2000 (UEA)

   12. Seminario en Eŭropa Parlamento, 1998 (Eŭropa Unio, Laborgrupo pri lingva problemo)

   13. La 2-a Nitobe simpozio, 1999 (UEA, Eŭropa Unio/Parlamento)

   La laborprogramo antaŭvidas serion de agadoj por produkti kaj disvastigi novajn informilojn al individuoj kaj amaskomunikiloj, sekvante la ekzemplon de Zamenhof, kaj fine ĝi antauvidas agadojn pli internajn por klerigo de nia komunumo, kiel la festado de la 90-jariĝo de UEA aŭ kunordigo de la klopodoj por savi esperantaĵojn en kaj ekster bibliotekoj.

   Nu, tiuj estis la decidoj en Adelajdo. Nun ni atendas entuziasman ekagon de la E-movado, kies organizaĵoj estos kontaktataj unuope dum la venontaj monatoj. Tamen ne necesas atendi rektan instigon! Ni petas ĉiujn FA kaj LA, same kiel aliajn sendependajn E-organizaĵojn, detale kaj konkrete formuli siajn 3- aŭ S-jarajn laborplanojn, konsiderante specifajn situaciojn. Kelkaj LA (ekzemple la japana), ILEI kaj Amerika Komisiono jam difinis tian aŭ eklaboris pri la planado. Se vi bezonas pli da informoj por formuli laborprogramon, aŭ se vi jam pretigis laborprogramon kiun vi deziras interŝanĝi kun aliaj, bonvole kontaktu la Kunordigan Komisionon (Lee Chong-Yeong, Renato Corsetti, Osmo Buller).

   Sed antaŭ ĉio ni memoru ke, se Zamenhof atendus instigon de komisiono antaŭ ol dissendi la dek mil broŝurojn, tre verŝajne hodiaŭ vi ne legus ĉi tiujn liniojn.


Ĉi tiun dokumenton posedas:
Don HARLOW <donh@donh.best.vwh.net>
La adreso de la Universala Esperanto-Asocio:
UEA<uea@inter.nl.net>