Enkomputiligis Don HARLOW

First things first

de Hans Magnus ENZENSBERGER

elgermanigis Cezar

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.09.09


Principe ni ne multe obŝetas kontraŭ
la inferofajron, la reenkarniĝon, la paradizon.
Se devas esti, bonvolu!
Sed ĝis tiam ni havas aliajn prioritatojn.

Pri la katonecesejo, la aktualan konton
kaj la nehaltigeblajn statojn de la mondo
ni nepre devas zorgi nin,
tute aparte de la interreto
kaj la indikoj pri la akvonivelo.

Kelkfoje ni ne plu scias,
kion fari unue
pro la multaj problemoj.
Ĉiam iu mortas,
ĉiam iu estas naskata.

Jen apenaŭ eblas
rompi la kapon al si
pri la propra senmorteco.
Unue rapida rigardo
en la terminkalendaron,

kaj poste la alia.