Enkomputiligis Don HARLOW

Pensi estas kredi

de Lauro TREVISAN

elportugaligis Karesema

Aperis en la poŝtolisto "cezarpoezio" 2004.01.19


Se vi estas tiel malgaja
Ploranta kiel infano.
La turmenta memoro
De malbona evento,
Sciu pri tio, ke la solvo
Ne estas prave plori
Estas ŝanĝi la penson!
La eventoj ne estas tiuj, kiuj okazigas,
Ke la vivo de iu homo
Estos malbona aŭ bona
Laŭ sia penso,
Estas en sia internaĵo
Supera forto
Kiu malaperigas la suferon.
La faroj ne antaŭas
La vivon kaj efikojn

La eventoj eliĝas
El via propra penso.
Ŝanĝante vian kapon
Jam komencas nova vivo
Ĝuste ĉi-tiumomente.
Pli valoras scii pri tio,
Ke, en la vivo, oni supreniras aŭ malsupreniras,
Oni malsatas aŭ riĉiĝas,
Oni venkas, malgajnas, restas en la vento,
Oni suferas, ĝojas, estas en paco,
Oni antaŭeniras aŭ returne iras
Laŭ sia penso ...

Do nun ... se vi
Suferas pro grava deprimo,
Sen nenia dorsiro
Malgraŭ la terapio.
La resaniĝo okazas
Kiel per miraklo de la preĝo,
Ŝanĝante la penson.
Se vi estas senkuraĝa,
Sola, maltrankvila, malserena,
Ĉiam enfermita en via dormoĉambro
Pro senkuraĝigego.
Certiĝu, ke la resaniĝo
Estas mirakla kaj neerarema
Ŝanĝante la penson.
Pensante pri malgajeco
Tiel ne pliboniĝas via vivo.
La rozo ĉiam bonodoras,
La pikilo ĉiam vundas ...

La malgajeco okazigas la malgajecon,
Ne ŝanĝiĝas la naturo
Oni ŝanĝas la penson.
Do tiam, diru kaj ripetu
Senĉesi ne eĉ nuran momenton
Mi estas feliĉa,(lum)radianta.
Kontentigoplena
Mi estas feliĉa, feliĉega
Ĉu vi deziras scii pri tio, kion mi faris?
Mi ŝanĝis mian penson!