|
Enkomputiligis Don HARLOW |
| Esperante | Germane |
|
Vin lasi esti vin tute vin Vidi ke vi estas nur vi se vi estas ĉio kio vi estas la delikata kaj la sovaĝa tio kio volas deŝiri sin kaj tio kio volas sin karese alpremi Kiu amas nur duonon de vi tiu ne amas vin duone sed tute ne tiu volas pritranĉi vin amputi kripligi Vin lasi esti vin Ĉu tio estas komplika aŭ malkomplika? Ne dependas de tio kun kiom da konscio kaj prudento sed kun kiom da amo kaj kun kiom da malferma sopiro al ĉio -- al ĉio kio estas VI Al la varmo kaj al la frido al la boneco kaj al la obstino al via volo kaj nevolo al ĉiuj el viaj gestoj al via senbrido malkonstanto konstanto Tiukaze estas tiu vin lasi esti vin eble tute ne tiel komplika |
Dich dich sein lassen ganz dich Sehen daß du nur du bist wenn du alles bist was du bist das Zarte und das Wilde das was sich losreissen und das was sich anschmiegen will. Wer nur die Hälfte liebt der liebt dich nicht halb sondern gar nicht der will dich zurechtschneiden amputieren verstümmeln Dich dich sein lassen ob das schwer oder leicht ist? Es kommt nicht darauf an mit wieviel Vorbedacht und Verstand sondern mit wieviel Liebe und mit wieviel offener Sehnsucht nach allem -- nach allem was du ist. Nach der Wärme und nach der Kälte nach der Güte und nach dem Starrsinn nach deinem Willen und Unwillen nach jeder deiner Gebärden nach deiner Ungebärdigkeit Unstetigkeit Stetigkeit Dann ist dieses dich dich sein lassen vielleicht gar nicht so schwer |