|
Enkomputiligis Don HARLOW |
|
Kie ankoraŭ mensogoj kuŝas kiel neentombigitaj kadravoj de mortintoj tie la vojo de la vero ne facile ekkoneblas kaj kelkaj ankoraŭ hirtiĝas pro ĝi aŭ trovas ĝin tro danĝera. La vero disvastiĝas kaj sendas samtempe siajn serĉantojn reen en la historion kaj komencas ĉesigi la kalumniojn kaj la silentadon pri la murditoj. Multo dolorigos kelko embarasigos sed la vero estas la vojo necesa se la regno de la libero ne denove fariĝu nur vorto vaka aŭ nur mokataĵo por malamikoj kaj por seniluziiĝintoj |