Enkomputiligis Don HARLOW
Tiu ĉi antologieto prezentas al nia publiko dekdu poetojn, diversajn laŭ nacieco, medio, aĝo; tre diversajn laŭ tono, inspiro, temo. Preskaŭ ĉiuj debutis sur la paĝoj de la Literatura Mondo, aŭ estas ĝiaj kunlaborantoj. Oni povus diri, ke tio estus la sola fadeno ilin kunliganta.
Ofte oni emfazis la taŭgecon de Esperanto por poezio, rigardante ĝin elstara pruvo pri la natura vivanteco de la lingvo. Estas sendube, ke la poezia povo estas imanenta en Esperanto same kiel en ĉiu alia lingvo; necesas nur talentoj por ĝin klare kaj brile manifesti. Kaj la lingvo ĉiam havis, pli malpli sporade, tiajn talentojn, kiuj povis ĝin "agordi por kanto". Sed ĉe tiuj pioniraj kantistoj eble malpli grava estis la kanto mem, ol la perfektiga, riĉiga, rafina laboro, kiun ili sindone kaj, oni povas diri, sinofere faris pri la muzikinstrumento. Ili estis plie Stradivari-oj ol Paganini-oj.
Oni povas diri, ke tiu perfektiga periodo alvenis al sia fino. Pri kelkaj bezonaĵoj de la poezia lingvo (vortriĉo) ja daŭras ankoraŭ batalo, kiun la poetoj devas venke elskermi kontraŭ sia publiko en la intereso de sia arto. Sed tio estas fino-faraj klopodoj: la instrumento estas preskaŭ tute preta.
Tio, kompreneble, igas nin hodiaŭ pli pretendemaj. Antaŭe oni pritaksis la poetojn Esperantajn kun ia speciala indulgo, laŭ la latina proverbo: "Eĉ se mankas la forto, tamen laŭdinda estas la volo". Nun la nobleco (tiu de l' instrumento) devigas.
Nu, tiuj ĉi Dekdu ne bezonas la supre diritan indulgon. Ili scias trovi melodiojn kaj scias ilin kanti perfekte. Ili vivas vere en la lingvo kaj la lingvo vivas per ili, sonante sur ilia lango sukŝvele kaj sonore. Neniu povas nei: ili estas veraj poetoj.
Dekdu konsiderindaj novaj poetoj samtempe! Tio estas neignorebla pruvo pri poezia florado. Kaj ĝi demonstras, ke la evoluo de la Esperanta literaturo progresas simile al la naciaj lingvoj. Antaŭiras la liriko -- jen ĝi jam floras plene. Postsekve, iom ankoraŭ stumble, marŝas ke prozo: noveloj, romanoj. Kaj la dramo? Ĝi estas muziko de l' estonto.
La poezio nun ne estas laŭmoda. Amanto de versoj estas raraĵo. Sed la poezio ne lasas sin entombigi. Jen, dekdu poetoj tion atestas korsange. Kaj se oni ne aŭskultos pri ili, tamen ili plu kantu. La kantoj restos vivantaj kaj ĝisatendos sian tempon.
Ni ĝoju pri la ekfloro de l' liriko tiom pli, ĉar nia lingvo ege ĝin bezonas. Veraj poetoj pli ol ĉiu alia povas ĝin vivigi, disvolvi ĝian ekzistantan riĉon, alsorĉi riĉon novan, pliigi ĝian naturecon, sonorecon, ĉarmon, esprimpovon. La koro de Esperanto batas en sia poezio.
Tial estas domaĝe kaj plorinde, ke tiel multaj poetoj eksilentas, ĉar ili sentas ĉirkaŭ si kvazaŭ dezerton, en kiu vane forsonas ilia voĉo. Kaj tiu ĉi volumo servu ankaŭ kiel kuraĝigo. Ĝi donu al la unuopaj voĉoj, per la forto de kuniĝo, la potencon de horo. Se nur tiu horo estigus ankaŭ sopiratan eĥon en kunsentaj koroj!
Ĉiu poeto plej kompetente interpretas sin mem per sia individua voĉo. Ŝajnas do superflue ilin prezenti, komenti, karakterizi. Tamen, nuntempe, kiam oni tiom mallernis legi kaj ĝui poemojn, eble utilos kelkaj vortoj simpatiemaj pri ĉiu el la ĥoro, emigante al lego kaj penante malpliigi tiun distancon, je kiu oni nun sin metas de ĉio ritma kaj rima.
Permesu do kelkajn vortojn pri la poetoj: (troveblajn sur la apartaj indeksoj -- DH)
Kompneneble, tiu ĉi Dekduo ne estas la tuta Esperanta liriko. Ne parolante pri tiuj, kies poemoj aperis en memstaraj volumoj, ankaŭ en la Literatura Mondo aperis ja poemoj atestantaj nekontesteblan talenton. Ni menciu nur la du poemojn de SUTKOVOJ (Junulina ploro kaj Eterne sama), surprizajn per la frapanta temokapto kaj originala voĉo, la energiajn poemojn de SWIETOSZEWSKl, la bele ĉizitajn sonetojn de W. B. JOHNSON, la simpatie impetajn poemetojn de FALKONBRIĜ. Ĉiuj ĉi poemoj rajte meritus lokon en ĉi tiu volumo. Sed ni volis nun prezenti tiujn, kiuj havas pli ampleksan verkaron. Ili estas certagrade plenumiĝoj; la aliaj estas ankoraŭ promesoj. Promeso estigas esperon. Esperon pri baldaŭ dua antologieto.
Budapest, en la somero de 1934.
K. Kalocsay