Enkomputiligis Don HARLOW

Iu ne akceptas tradiciojn...

de Klara ILUTOVICx

Aperis en kreado@yahoogroups.com, 2001.09.28


Tion Klara verkis, inspirite de la jxus aperinta libro far Harry Harrison La kaptita universo. Tradukis Andrej Grigorjevskij. Eldonejo "Impeto", Moskvo, 2001

Iu ne akceptas tradiciojn.
Ajna tempo ribelulojn konis.
Ankaux inter praaj homoj sonis
"Mi malamegas diojn!"

Triboj afabligis la spiritojn,
Kiuj gvidis, vengxis kaj protektis,
Tamen sorcxjojn iu ne respektis
"Kiu bezonas ritojn?!"

Cxasi, venki, savi li rapidas.
Vokas lin embusko kaj atako
Spite al potenco de la drako
"Mi nenie gxin vidas!"

Cxiam en fragila homa koro
Cxe timem' kaj obeado blinda
Vivis dubo kaj kuragx' mirinda
"Estu mi mem sinjoro!"

Protektate simpla kaj komforta
Estas viv' sub la supera volo.
Cxiam en la etsignifa rolo
Iu estas pli forta.