Enkomputiligis Don HARLOW

Veraj koloroj

de Anatole Tarás LUBOVICH

Premiita en la UEA Belarta Konkurso de 1996


Mia amo estas blinda.
Ne, ne estas tio, kion vi opinias.
Kion mi intencas diri estas:
Mia amantino — ŝi estas blinda.

Dum ni kuŝis en lito
aŭskultante Schubert,
ŝi subite demandis,
"Klarigu al mi
kio estas koloroj."

Kiel al ŝi mi povus diri?
Sed mi penis.
Mi respondis.
Koloroj estas similaj al spicoj, kiujn vi gustumas.
Ili estas similaj al muziksonoj, aŭ iu ajn sono,
kaj ankaŭ similaj al odoroj, kiujn vi flaras.

Flavo estas la krema gusto de ovocentro,
tuŝesto de faleno ĉe via vango,
la varmeto de somera suno sur via haŭto,
kaj la tintado de ventosonorilo.

Bluo estas la spaco de liberaero,
senlima en ĉiuj direktoj.
Bluo, kiel oni scias, estas la ululado
de longe tirata ĵaza noto
Kaj bluo estas la glacia akvo de monta lago.

Oranĝkoloro estas la pikodora surprizo de safrano.
Ĝi estas la ŝpruco de matura frukto en vian okulon.
Kaj oranĝkoloro estas la dikeco de kukurbo dum Dankfesto.

Verdo estas la odoro de freŝdata herbo.
Ĝi estas la sento de ĉiu folio, kiu ankoraŭ vivas.
Verdo tradicie sugestas nian esperon.
Ĝi ankaŭ povas esti malsano aŭ anhelo de envio.
Kaj verdo estas la krakmaĉo de frida koŝera peklaĵo.

Purpuro estas la grinca ŝelo de melongeno.
Ĝi estas la solenaĵo de kronado,
kaj la ombro sur fora apika monto.

Ruĝo estas la veluro de rozpetalo.
Ĝi estas la daŭra postgusto de olda portovino.
Ruĝo estas la glueca malseka doloro de vundo.
Kaj ruĝo estas la kiso de totala rezigno.

Blanko estas neĝo kaj blanko estas sukero.
Blanko estas la odoro de freŝlavitaj littukoj.
Ĝi estas la kriegado de ambulanca alarmo.
Kaj blanko estas la elirado el konfesobudo.

Rozkoloro estas la febro de snekulpa ruĝiĝo
de knabino ricevanta sian unuan korsaĵon.
Kaj rozkoloro estas la gluglo de kontenta bebo.

Nigro estas la mordaĵo de peco de glicirizo.
Nigro estas la muĝado de karbmina ĉaro.
Nigro povas esti abismo de malespero.
Kaj nigro estas la malseka nazo de premkaresanta hundo.

Bruno estas la aromo de varma ĉokolada kuko.
Ĝi estas la susurado de sekaj folioj sub piedoj.
Kaj bruno estas la flanko de via favorata ĉevalo.

Grizo estas la ĉarpio en via umbiliko.
Grizo estas la silento de soleco.
Grizo estas la modelo de eleganteco.
Kaj grizo estas la zorgo de patrino por sia infano.

Koloroj povas esti palaj aŭ intensaj.
Ili malofte staras solaj.
Ili kunpuŝiĝas, endentiĝas kaj kunglitas.
Ili geedziĝas por naski novulojn.
Ili kunfandas sin en matricon, formon kaj teksturon,
kaj ŝanĝiĝas laŭ lumo aŭ influo de najbaroj.

La diamanto, kiun al vi mi donis,
tute ne havas koloron, nur lumon.
Supoze, g;xi estas ĉiuj koloroj kombine,
kiuj totalas nenion.

Dum Schubert finiĝadis, ŝi demandis,
"kiu koloro estas tio?"
"Nu ... ĝi estas ... flava," mi respondis.
"Ne!" Ŝi ŝovis min. "Ĝi estas verda!
Estas memklare verda!
Kio misas ĉe vi,
ĉu vi estas kolorblinda?"