Ombroj en mateno (John FRANCIS)

Ombroj en mateno

de John FRANCIS

originale aperis en la nica literatura revuo, 1/2 p. 63


Ombroj en mateno

Strangaj estaĵoj loĝas ĉi kvartalon:
antaŭ amasloĝejo maljunulo
ĵetas panerojn sur la trotuaron,

distrate de kolomba dankrukulo;
poste forplandas, ekzilita ĝis
la vespermanĝo. Viron en angulo

ruktigas spasme alkohol' aŭ ftiz'.
Alia maĉas, ĝue kunfrotante
la botojn, kvazaŭ li en paradiz'

savite festus, aŭ almenaŭ sankte
esperoflam' momentus en la koro.
Ĉu tiujn do espero varbus vante?

damnitajn jam en sia naska horo.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>