Enkomputiligis Don HARLOW

Ne pro la amo

de V. LUGOVSKOJ

elrusigis Hilda DRESEN

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/4 (n-ro 40) p. 155


Ne pro la amo
aŭ vin' amara
kaptis min ia senlima angor'.
En la silento spegule klara
iras sur strat' mi kun trista kor'.

Ĉu ekmemoris mi kanton iaman
aŭ min turmentas perdita hejmec'?
Cento da nuboj
sur fono helflama
suden ruĝfiŝe naĝadas sen ĉes'.

Ĉu adiaŭan froston mi sentas,
majon forlasos kaj florojn de l' ter',
aŭ poezi' infanmanojn etendas
al la poeto kun loga tener'?