Enkomputiligis Don HARLOW

El la "Senbilda Bildlibro" (28a vespero)

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis Ethel HANSEN

aperis en Norda Prismo, 59/1

(dankon al Lars KROMANN)

La maro estis senmova, diris la luno, la akvo diafanis kiel la pura aero,kiun mi trafluis, mi povis vidi profunde sub la marsurfacon, la mirindajn plantojn, kiuj sin levis al mi kun klaftolongaj trunkoj kiel gigantoj de l'arbaro; la fiŝoj naĝis super ties branĉaron. Alte en la aero migris aro da sovaĝaj cignoj, unu el ili malleviĝis kun inertiĝantaj flugiloj pli kaj pli profunden, ĝiaj okuloj sekvis la aerkaravanon, kiu ĉiam pli kaj pli foreniĝis; ĝi tenis la flugilojn larĝe etenditaj kaj malleviĝis, kiel malleviĝas sapveziko en kvieta aero; ĝi tuŝis la akvosurfacon, ĝia kapo kliniĝis malantaŭen inter la flugilojn, trankvila ĝi kuŝis kiel blanka lotuso sur kvieta lago. Kaj la vento blovetis kaj ŝveligis la lunhelan surfacon tiel brile, kvazaŭ ĝi estus la akvo ruliĝanta en grandaj, larĝaj ondoj; kaj la cigno levis sian kapon, kaj la brila akvo ŝprucis kiel blua fajro laŭ ĝiaj brusto kaj dorso. La aŭroro lumigis la ruĝajn nubojn kaj la cigno leviĝis refortigita kaj ekflugis al la leviĝanta suno, al la bluiĝanta bordo, kien migris la aerkaravano, sed ĝi flugis sola kun sopiro en sia koro; soleca ĝi pasis la bluan, ŝvelantan akvon.