Enkomputiligis Don HARLOW

La papilio

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis Poul THORSEN

aperis en Norda Prismo, 59/5

(dankon al Lars KROMANN)

La papilio volis fianĉinon. Kompreneble li volis belan etulinon inter la floroj. Li rigardis ilin; ĉiu sidis trankvila kaj pruda sur sia trunketo kiel decas al fraŭlino sen fianĉo -- nur estis tro multaj por elekti, tro malfacile. La papilio ne volis tro okupiĝi kaj tial flugis al la lekanteto. La francoj nomas ŝin Marguerite. Ili scias, ke ŝi povas aŭguri, kaj tion ŝi faras, kiam gefianĉoj plukas de ŝi petalon post petalo demandante je ĉiu:

El kora? Kun doloro?
Amas? Ametas - aŭ tute ne?

kaj simile. Ĉiu demandas en sia lingvo. Ankaŭ la papilio venis por demandi, sed li ne deŝiris la petalojn, nur kisis ĉiun unuope, ĉar li opiniis, ke oni plej longe atingas senperforte.

"Dolĉa Margareta Lekanteto!" li diris. "Vi estas la plej saĝa sinjorino inter la floroj! Vi scias aŭguri. Diru, ĉu mi havos tiun aŭ tiun ĉi? Kiun mi havos? Tuj kiam mi scios, mi flugos por svatiĝi!"

Sed Margareta tute ne respondis. Ŝi ne ŝatis, ke oni nomas ŝin sinjorino, ĉar ŝi ja estis fraŭlino, do ne edzino. Li demandis duan fojon, sed ĉar li ne povis eligi eĉ unu vorton de ŝi, li tediĝis plu demandi kaj forflugis por svatiĝo.

Estis en la frua printempo. Abundis galantoj kaj krokusoj. "Vere beletaj!" diris la papilio, "kvazaŭ ĉarmaj konfirmotinoj -- nur iom nesalitaj." Li -- kiel ĉiuj junuloj -- ŝatis rigardi pli aĝajn knabinojn. Tiam li flugis al la anemonoj, sed ili estis iomete tro amaraj, la violoj iom tre romantikemaj, la tulipoj tro pompaj, la lilioj tro burĝaj, la tilifloroj tro malgrandaj kaj krome kun tro da familio.

Efektive la pomfloroj similis al rozoj, sed ili restas nur hodiaŭ kaj forfalos morgaŭ laŭ la volo de l' vento -- tro mallonga edzeco, li opiniis. La pizfloro estis la plej plaĉa, tiel ruĝa kaj blanka, tiel delikate travidebla. Ĝi apartenis al la hejmemaj knabinoj, kiuj bone aspektas kaj taŭgas por la kuirejo. Preskaŭ li eksvatiĝis, kiam li apude vidis piz-folion kun velkinta floro ĉe la pinto. "Kiu estas tiu?" li demandis. "Estas mia fratino," respondis la pizfloro.

"Do, tia vi aspektos poste," timigite pensis la papilio kaj forflugis.

La kaprifolioj ŝvelis sur la barilo, amasis fraŭlinoj, longvizaĝaj kaj flavhaŭtaj. Tiajn li ne ŝatis, Bone! Sed kion do li ŝatas? Demandu lin!

Pasis la printempo, kaj pasis la somero, kaj jam venis la aŭtuno. Ankoraŭ li ne elektis. La floroj aperadis en plej delikataj vestoj, sed al li egale. Mankis la freŝa, odoranta juneca ardo. Ĝuste odoron bezonas la koro, kiam gi ekmaljuniĝas, kaj odoroj ne multas ĉe dalioj kaj malvoj. Tiam la papilio atingis la krispmenton.

"Efektive ĝi tute ne havas florojn, sed ĝi mem tute estas floro, odoro de radiko ĝis pinto, florbalzamo en ĉiu folio. Ŝin mi volas!"

Kaj finfine li eldiris sian svatiĝon.

Sed la krispmento staris rigida, senmova, ĝis fine ŝi respondis: "Amikeco, sed ne pli! Mi estas maljuna, kaj vi estas maljuna. Ni tute bone povas vivi unu por la alia, sed geedziĝi -- ne! Ni evitu mokojn en nia alta aĝo!"

Kaj tiel la papilio akiris neniun. Li serĉis tro longe, kaj tiel oni ne faru. La papilio restis fraŭlo -- aŭ piprulo, kiel oni diras.

Malfrue estis en la aŭtuno, pluvo kaj aerpuŝoj. La vento blovis malvarmon laŭ la dorso de la maljunaj salikoj, tiel ke ili laŭte knaris. Ne estis bone flugi ekstere en somera vestaĵo, tiam oni meritas la amtrakton, kiel oni diras. Sed la papilio ne flugis ekstere. Hazarde li estis en domo kun fajro en la forno, jes tute somera varmo. Li povis vivi, sed "vivo ne sufiĉas!" li diris. "Sunbrilo, libero kaj eta floro necesas!"

Kaj li flugis kontraŭ la fenestron, estis vidata, admirata kaj -- fiksata sur pinglo en kesto de kuriozaĵoj. Tio sufiĉis pri li.

"Nun ankaŭ mi sidas sur trunketo same kiel la floroj," diris la papilio, "sed ne tute agrable! Eble similas al la edzeco -- oni estas fiksita!" Kaj per tio li konsoliĝis.

"Malbona konsolo!" diris la potfloroj en la ĉambro.

"Al potfloroj oni ne kredu," opiniis la papilio, "ili tro multe interrilatas kun homoj."