Dato de NOREK: septembro 5,6,7, 2003.
La konferenca motelo estas (mendu vian ĉambron frue!):
Victoria Airport Travelodge,
2280 Beacon Avenue,
Sidney, BC, V8L 1X1
Petu la speciale avantaĝan prezon por NOREK/Esperanto. Uzu la senpagan numeron 1-866-656-1176 por rezervi tranoktadon.
La Konferencejo estas:
Mary Winspear Kultura Centro,
2243 Beacon Avenue
Sidney, BC, V8L 1W9.
La konferencejo troviĝas trans la strato de la konferenca motelo je agrabla kaj mallonga promena distanco. Ĉiuj kunvenoj, la interkonatiĝa vespero, festoj, debatoj, programeroj kaj la celebra bankedo okazos en la konferencejo.
Registrado okazos en la Mary Winspear konferencejo de la 15-a ĝis la 17-a horo ĉe la enirejo. Detalan konferencan programon kaj turisman informon provizos al vi niaj gastemaj volontuloj gesamideanaj.
La "Interkonatiĝa Vespero" okazos ene de la Mary Winspear konferencejo inter la 19-a horo kaj la 22-a horo vespere.
La konferenca programo okazos de la 9-a matene ĝis la 22-a vespere sabate kaj de la 9-a matene ĝis tagmezo dimanĉe.
Baza aliĝkotizo estas $30.00. La prezo pagas por la manĝetoj kaj trinkaĵoj por la interkonatiĝa vespero, por dumtagaj manĝetoj dum refreŝigaj paŭzoj inter la variaj programeroj, kaj por ĉiuj necesaj luoj de ekipaĵoj kaj materialoj por la ampleksa programo.
La oficiala bankedo kostos $20.00. Loka firmao provizos ĝin por ni ene de la konferencejo. Se vi deziras partopreni la oficialan bankedon mendu sidlokojn nun, por ke ni povu bone plani pri kvanto.
Estos ankaŭ teatra spektaklo por Esperantistoj kaj la ĝenerala publiko en la Teatro Charlie White. Ne estas necese mendi bileton nun por ĝi. Biletoj estos aĉeteblaj surloke.
La organizanto Wally G. Du Temple estas kontaktebla:
per telefono -- +1 250 656-1767
per telefakso -- +1 250 656-0502
retpoŝte -- iwolemskatl@shaw.ca
Nomo: __________________________________________________________________________ Poŝta Adreso: __________________________________________________________________ Strato: ________________________________________________________________________ Urbo: __________________________________________________________________________ Lando: _________________________________________________________________________ Poŝta Kodo: ____________________________________________________________________ Retpoŝta Adreso: _______________________________________________________________ Telefona Numero: _______________________________________________________________ Mi sendas la aliĝkotizon de $30.00______________________________________ $30.00 Mi ankaŭ deziras pagi ( ) oble $20.00 por mendi sidloko(j)n por la bankedo: ________________________________________________________ Sumo ___________________________________________________________________
Bonvolu kopii la aliĝilon (supere), kaj ĝin kompletigi laŭ via elekto.
Sendu informon retpoŝte al iwolemskatl@shaw.ca
kaj pagon per ĉeko pagenda al:
Kanada Esperanto-Asocio
PO 2159, Sidney, BC, V8L 3S6
Kanado