La Nova Eklezio Viĉa ekzistas por:
-
Provizi reton por komunikado kaj interhelpo inter anoj de Brittradicia Viĉo;
-
Provizi rimedojn per kiuj tiaj anoj povos dividi Metiajn materialojn,
ĉu ĵurligitajn ĉu ne, laŭ permesebla kaj honora maniero;
-
Ebligi ke tiaj anoj spertu, prieksperimentu, kaj ĝuu la diversajn
stilojn de praktikado en la Brittradicia Metio;
-
Instigi la instruadon de Brittradicia Metio kaj helpi al Spertuloj kiuj instruas;
-
Konservi kaj daŭrigi la heredaĵon de la membraj Tradicioj kaj antaŭenigi
studadon kaj esploradon en parencaj fakoj;
-
kaj Veki amuzon kaj adoradon kaj ĝojon en la agadoj de la Spertuloj de ĉi tiu asocio.
Poŝtaĵojn por NWC sendu al:
New
Wiccan Church
P.O. Box 162046
Sacramento, CA 95816
|