Esperanto Access


Introduction and recently added links
Information
...in English
...personal testimony
...important documents
...informational documents
...in other languages
The Language
...Grammar
...Vocabulary
From The Esperanto Book
Esperanto courses
Esperanto services
Esperanto games
Esperanto chat
Esperanto publishers
Esperanto science pages
Esperanto music
Esperanto and computers
Esperanto places
Esperanto politics
Esperanto religion
Esperanto sites
Esperanto literature
Esperanto organizations
...International
...National
...Local/Regional
...Special Interest
...Library Collections
...Radio
Esperanto Conferences
Esperanto Periodicals
Individual Esperantists
Today's date and time in UTC is 2014.10.24.8:25:11

Would you like to try ELNA's ten lesson free Esperanto postal course? Click here (include name and snail-mail address).



Permanent Information about Esperanto

Literature in Esperanto

Some upcoming regional Esperanto conferences in the United States:

The 39th North American Summer Esperanto Institute (NASK)
University of California at San Diego
San Diego, California, USA
July 9th - 27th, 2007

Northwestern Regional Esperanto Conference (NOREK)
Sidney, British Columbia, Canada
September 21st - 23rd, 2007.

14-a Autuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE)
Silver Bay, Lake George, New York, USA
October 5th - 8th, 2007

--> Tut-Kalifornia Esperanto-Konferenco 2008
Crowne Plaza San José/Silicon Valley
Milpitas, California, USA
April 4th - 6th, 2008

Tut-Amerika Kongreso de Esperanto
Montréal, Canada
July 12th - 18th, 2008

The 56th Annual Esperanto League for North America Convention
Montréal, Canada
July 2008

Website of the Esperanto League for North America


Today's Information about Esperanto

(This feature uses Ajax technology, which requires that JavaScript be functional in your browser.)

Ask a question about Esperanto

If you'd like to ask a question about Esperanto, please fill in the form below and click on the button to send it. You'll receive an answer by e-mail as soon as possible. Please be sure to fill in all boxes marked with a '*'.









Our privacy policy

Information provided by you in this form will be kept in the database of the Esperanto League for North America. If there is a local Esperanto organization in your area, it may be provided to that organization. If you are in another country, it may be provided either to your national Esperanto organization or to the Universala Esperanto-Asocio. It will not, under any circumstances, be provided to any other organization, corporation, or other body or individual.




Today's Reading in Esperanto

Aladino kaj la mirinda lampo

Originale el la Mil noktoj kaj unu nokto

elangligis Donald J. HARLOW

el La blua felibro de Andrew LANG


The story of Aladdin and his Lamp should be familiar to everyone here. Here's an Esperanto translation of the version from Andrew Lang's famous Blue Fairy Book. Those familiar with the Arabian Nights will immediately realize that this has been severely shortened and, perhaps, expurgated, but the basic story remains the same. Enjoy!


Iam vivis malriĉa tajloro, kiu havis filon nomitan Aladino, senzorgan, mallaboreman knabon kiu faris nenion krom pilkludi la tutan tagon sur la stratoj kun malgrandaj, mallaboremaj knaboj kiel li. Tio tiom doloris la tajloron, ke li pereis; sed, malgraŭ la larmoj kaj preĝoj de la patrino, Aladino ne reformiĝis. Unu tagon, kiam li kiel kutime ludis sur la stratoj, fremdulo demandis lin pri lia aĝo, kaj ĉu li ne estas la filo de Mustafo la tajloro. "Jes, sinjoro," respondis Aladino; "sed li mortis antaŭ longa tempo." Je tio la fremdulo, kiu estis famekonata afrika magiisto, falis sur lian nukon kaj kisis lin, dirante, "Mi estas via onklo, kaj rekonis vin laŭ via simileco al mia frato. Iru al via patrino kaj diru al ŝi, ke mi venos." Aladino kuris hejmen kaj rakontis al la patrino pri la nove trovita onklo. "Jes ja, knabo," ŝi diris, "via patro havis fraton, sed mi ĉiam supozis lin mortinta." Ŝi tamen pretigis vespermanĝon, kaj petis, ke Aladino serĉu la onklon, kiu venis portante vinon kaj frukton. Li tuj ekgenuis kaj kisis la lokon, kie Mustafo kutimis sidi, petante, ke la patrino de Aladino ne surpriziĝu, ke ŝi ne antaŭe vidis lin, ĉar li estis eksterlande dum kvardek jaroj. Li tiam turnis sin al Aladino kaj demandis al tiu pri lia laboro, je kio la knabo klinis la kapon antaŭen, dum la patrino ekploris. Informiĝinte, ke Aladino estas mallaborema kaj lernas nenian taskon, li proponis lui por li butikon kaj plenigi ĝin per vendotaĵoj. La postan tagon li aĉetis por Aladino belan kompleton da vestaĵoj, kaj kondukis lin tra la urbo, montrante al li la vidaĵojn, kaj vespere kondukis lin hejmen al la patrino, kiu ĝojis vidante sian filon tiel bela.

Ĉe la kaverno

La postan tagon la magiisto kondukis Aladinon en kelkajn belajn ĝardenojn longan distancon ekster la urbaj pordegoj. Ili eksidis apud fontanto kaj la magiisto prenis el sia zono kukon, kiun li dividis inter ili. Ili poste plu vojaĝis ĝis ili preskaŭ atingis la montojn. Aladino estis tiel laca, ke li petis reiri, sed la magiisto allogis lin per plaĉaj rakontoj, kaj plu kondukis lin malgraŭ li. Ili fine atingis du montojn apartigitajn de mallarĝa valo. "Ni ne iros plu," diris la falsa onklo. "Mi montros al vi mirindaĵon; vi arigu ŝtipojn dum mi kreos fajron." Kreinte la fajron, la magiisto ĵetis sur ĝi pulvoron, kiun li havis, samtempe dirante kelkajn magiajn vortojn. La tero tremetis kaj malfermiĝis antaŭ ili, malkaŝante kvadratan ebenan ŝtonon kun latuna ringo en la mezo por levi ĝin. Aladino provis forkuri, sed la magiisto ekkaptis lin kaj batis lin tiel, ke li falis. "Kion mi faris, onklo?" li kompatinde diris; je kio la magiisto pli afable diris: "Timu nenion, sed obeu min. Sub tiu ŝtono kuŝas trezoro, kiu estos via, kaj neniu alia rajtos tuŝi ĝin, do vi devos fari precize kiel mi ordonas." Pro la vorto trezoro Aladino forgesis siajn timojn, kaj ekprenis la ringon kiel oni ordonis, dirante la nomojn de siaj patro kaj avo. La ŝtono tute facile leviĝis, kaj aperis kelkaj ŝtupoj. "Iru malsupren," diris la magiisto; "malsupre de tiuj ŝtupoj vi trovos malfermitan pordon al tri grandaj koridoroj. Enzonigu vian robon kaj trairu ilin; tuŝu nenion, aŭ vi tuj mortos. Tiuj koridoroj kondukos al ĝardeno de belaj fruktarboj. Plumarŝu ĝis vi atingos niĉon en teraso, kie sidas brulanta lampo. Elverŝu la oleon, kiun ĝi enhavas, kaj alportu ĝin al mi." Li prenis de sia fingro ringon kaj donis ĝin al Aladino, petante, ke tiu prosperu.

Aladino trovis ĉion kiel la magiisto antaŭdiris, prenis iom da frukto de la arboj, kaj, preninte la lampon, alvenis ĉe la buŝo de la kaverno. La magiisto tre rapide elkriis: "Rapidu, donu al mi la lampon." Tion Aladino rifuzis fari ĝis li ne plu estos en la kaverno. La magiisto tuj kolerpasiis, kaj ĵetinte iom pli da pulvoro sur la fajron, li diris ion kaj la ŝtono reruliĝis al sia loko.

La magiisto por ĉiam forlasis Persion, kio evidentigis, ke li ne estas onklo de Aladino, sed ruza magiisto, kiu legis en siaj libroj de magio pri mirinda lampo, kiu faros lin la plej potenca viro en la mondo. Kvankam li sola sciis, kie trovi ĝin, li povis ricevi ĝin nur de alies mano. Li tiucele elektis la stultan Aladinon, intencante ricevi la lampon kaj poste mortigi tiun.

Du tagojn Aladino restis en la mallumo, plorante kaj lamentante. Finfine li kunpremis la manojn por preĝi, kaj tion farante li frotis la ringon, kiun la magiisto forgesis forpreni de li. Enorma kaj timiga ĝino tuj aperis el la tero, dirante: "Kion vi volas de mi? Mi estas la Sklavo de la Ringo, kaj obeos vin pri ĉio." Aladino sentime respondis: "Liveru min el ĉi tiu loko!" je kio la tero malfermiĝis kaj li trovis sin ekstere. Tuj kiam liaj okuloj povis toleri la lumon li hejmeniris, sed svenis sur la sojlo. Kiam li rekonsciiĝis li diris al la patrino, kio okazis, kaj montris al ŝi la lampon kaj la fruktojn kiujn li kolektis en la ĝardenon; tiuj estis verdire multekostaj gemoj. Li tiam petis manĝaĵon. "Ve! filo," ŝi diris, "mi havas nenion en la domo, sed mi ŝpinis iomete da kotono kaj mi iros kaj vendos ĝin." Aladino petis, ke ŝi retenu la kotonon, ĉar li anstataŭe vendos la lampon. Ĉar ĝi estis tre malpura, ŝi komencis froti ĝin, ke ĝi ricevu pli altan prezon. Hida ĝino tuj aperis kaj demandis, kion ŝi volas. Ŝi eksvenis, sed Aladino, prenante la lampon, aŭdace diris: "Alportu al mi ion por manĝi!" La ĝino revenis kun arĝenta pelvo, dek du arĝentaj teleroj kun bongustaj viandoj, du arĝentaj tasoj kaj du boteloj da vino. La patrino de Aladino, kiam ŝi vekiĝis, diris: "De kie venis tiu belega festeno?" "Ne demandu, nur manĝu," respondis Aladino. Ili do sidis ĉe la matenmanĝo ĝis la horo de vespermanĝo, kaj Aladino informis la patrinon pri la lampo. Ŝi petegis, ke li vendu ĝin, kaj ne rilatu kun diabloj. "Ne," diris Aladino, "ĉar la hazardo konatigis al ni ĝiajn virtaĵojn, ni uzos ĝin, kaj ankaŭ la ringon, kiun mi ĉiam portos sur mia fingro." Kiam ili finmanĝis ĉion, kiun alportis la ĝino, Aladino vendis unu el la arĝentaj teleroj, kaj tiel plu, ĝis restis neniu. Li tiam turnis sin al la ĝino, kiu donis al li alian kompleton da teleroj, kaj ili tiel vivis dum multaj jaroj.

La princino iras por bani sin

Unu tagon Aladino aŭdis proklami ordonon de la Sultano, ke ĉiu restu hejme kaj fermu siajn fenestroklapojn dum la Princino, lia filino, iros al kaj de la banejo. Aladinon kaptis deziro vidi ŝian vizaĝon, kio estis tre malfacila, ĉar ŝi ĉiam iris vualite. Li kaŝis sin malantaŭ la pordo de la banejo, kaj gvatis tra trueto. La Princino levis al si la vualon kiam ŝi eniris, kaj ŝi apektis tiel bele, ke Aladino je unua vido enamiĝis kun ŝi. Li iris hejmen tiom ŝanĝite, ke lia patrino ektimis. Li diris al ŝi, ke li tiel profunde amas la Princinon ke li ne povos vivi sen ŝi, kaj intencas peti ŝin kiel edzinon de ŝia patro. Aŭdinte tion, lia patrino ekridis, sed Aladino finfine konvinkis ŝin iri antaŭ la Sultanon kaj porti lian peton. Ŝi venigis servieton kaj kuŝigis sur ĝi la magiajn fruktojn de la sorĉa ĝardeno, kiuj glimis kaj brilis kiel la plej belaj juveloj. Ŝi kunportis tiujn por plaĉi al la Sultano, kaj ekiris, fidante je la lampo. La Granda Viziero kaj la konsilantaraj moŝtoj ĵus eniris kiam ŝi eniris la halon kaj metis sin antaŭ la Sultanon. Li tamen ne rimarkis ŝin. Ĉiun tagon dum semajno ŝi iris kaj samloke staris. Kiam la konsilantaro finlaboris je la sesa tago la Sultano diris al sia Viziero: "Mi ĉiutage vidas en la aŭdiencejo iun virinon, kiu portas ion en servieto. Venontan fojon alvoku ŝin, tial mi informiĝos pri tio, kion ŝi deziras." La postan tagon, signite de la Viziero, ŝi iris al la piedo de la trono kaj restis genuante ĝis la Sultano diris al ŝi: "Ekstaru, bona virino, kaj diru al mi, kion vi deziras." Ŝi hezitis, do la Sultano forsendis ĉiun krom la Viziero, kaj petis, ke ŝi honeste parolu, antaŭe promesante pardoni ŝin pro ĉio, kiun ŝi eble diros. Ŝi tiam diris al li pri la pasia amo de sia filo por la Princino. "Mi preĝis, ke li forgesu ŝin," ŝi diris, "sed vante; li minacis fari ion senesperigan se mi rifuzus iri kaj peti de via Moŝto la Princinon kiel edzinon. Mi nun preĝas al vi pardoni ne nur min, sed ankaŭ mian filon Aladino." La Sultano afable demandis al ŝi, kion ŝi havas en la servieto, je kio ŝi malfaldis la juvelojn kaj prezentis ilin. Li estis fulmofrapita, kaj turnante sin al la Viziero diris: "Kion vi do diras? Ĉu mi ne devus donaci la Princinon al iu, kiu tiom alte taksas ŝin?" La Viziero, kiu deziris ŝin por la propra filo, petis, ke la Sultano retenu ŝin dum tri monatoj, dum kiuj li esperis, ke lia filo sukcesos fari al li pli riĉan donacon. La Sultano cedis je tio, kaj diris al la patrino de Aladino, ke, kvankam li konsentas pri la geedziĝo, ŝi ne reaperu antaŭ li dum tri monatoj.

Aladino pacience atendis preskaŭ tri monatojn, sed post kiam pasis du lia patrino, enirinte la urbon por aĉeti oleon, trovis, ke ĉiu ĝojadas, kaj demandis, kio okazas. "Ĉu vi ne scias," venis la respondo, "ke la filo de la Granda Viziero ĉinokte edzinigos la filinon de la Sultano?" Ŝi senspire kuris kaj informis Aladinon, kiu komence stuporiĝis, sed baldaŭ rememoris la lampon. Li frotis ĝin, kaj la ĝino aperis, dirante, "Kia estas via volo?" Aladino respondis: "La Sultano, kiel vi scias, rompis sian promeson al mi, kaj la filo de la Viziero ekhavos la Princinon. Mia komando estas, ke ĉinokte vi venigu ĉi tien la genovedzojn." "Mastro, mi obeas," diris la ĝino. Aladino tiam iris al sia ĉambro, kien, tutcerte, la ĝino noktomeze transportis la liton kun la filo de la Viziero kaj la Princino. "Prenu ĉi tiun novedzon," li diris, "kaj metu lin eksteren en la malvarmecon, kaj revenu je tagiĝo." Je tio la ĝino ellitigis la filon de la Viziero, lasante Aladinon kun la Princino. "Timu nenion," Aladino diris al ŝi; "vi estas mia edzino, promesita al mi de via maljusta patro, kaj vi ne suferos." La Princino tro timis por paroli, kaj pasigis la plej mizeran nokton de la vivo, dum Aladino ekkuŝis apud ŝi kaj profunde dormis. Je la menciita horo la ĝino revenigis la tremegantan novedzon, kuŝigis tiun sur lian lokon, kaj retransportis la liton al la palaco.

La Sultano baldaŭ venis por deziri bonan matenon al sia filino. La malfeliĉa filo de la Viziero eksaltis kaj kaŝis sin, dum la Princino rifuzis diri eĉ vorton, kaj estis tre malfeliĉa. La Sultano sendis al ŝi la patrinon, kiu diris: "Kial, filino, vi rifuzas paroli kun via patro? Kio okazis?" La Princino profunde ĝemis, kaj finfine diris al la patrino, ke, dum la nokto, la lito portiĝis al iu fremda domo, kaj kio okazis tie. La patrino tute ne kredis je tio, sed petis, ke ŝi ellitiĝu kaj supozu tion nura sonĝo.

Je la posta nokto, precize la sama okazis, kaj la postan matenon, kiam la Princino rifuzis paroli, la Sultano minacis senkapigi ŝin. Ŝi tiam konfesis ĉion, petante, ke li konfirmu tion ĉe la filo de la Viziero. La Sultano diris al la Viziero, ke tiu demandu al la filo, kiu konfesis ĉion, aldonante ke, kvankam li tre kare amas la Princinon, li preferus morti ol travivi ankoraŭ unu tian timindan nokton, kaj deziras esti apartigita de ŝi. Oni plenumis lian volon, kaj jen fino je festenado kaj ĝojado.

Post la fino de la tri monatoj, Aladino sendis sian patrinon por rememorigi la Sultanon pri ties promeso. Ŝi staris samloke kiel antaŭe, kaj la Sultano, kiu forgesis Aladinon, tuj rememoris lin, kaj alvokis ŝin. Vidante ŝian malriĉecon la Sultano tiom malpli inklinis plenumi la promeson, kaj petis konsilon de sia Viziero, kiu konsilis, ke li metu tiom da valoro al la Princino, ke neniu homo vivanta povus kolekti ĝin. La Sultano tiam turnis sin al la patrino de Aladino, dirante: "Kara sinjorino, Sultano devas memori siajn promesojn, kaj mi memoros la mian, sed via filo devos unue sendi al mi kvardek orajn pelvojn da juveloj, portatajn de kvardek nigraj sklavoj, kondukataj de sama nombro de blankaj, belege vestitaj. Diru al li, ke mi atendas lian respondon." La patrino de Aladino riverencis kaj iris hejmen, supozante, ke ĉio malsukcesis. Ŝi transdonis al Aladino la mesaĝon, aldonante: "Li povos longe atendi vian respondon!" "Ne tiom longa, kiom vi supozas, patrino," respondis la filo. "Por la Princino mi farus multe pli ol tio." Li alvokis la ĝinon, kaj post kelkaj momentoj alvenis la okdek sklavoj, plenigante la malgrandajn domon kaj ĝardenon. Aladino ekirigis ilin al la palaco, du post du, sekvatajn de lia patrino. Ili estis tiel riĉe vestitaj, kun tiaj belegaj juveloj en la zonoj, ke ĉiuj amasiĝis por vidi ilin kaj la orajn pelvojn, kiujn ili portis sur la kapoj. Ili eniris la palacon kaj, surgenuiĝinte antaŭ la Sultano, staris duoncirkle ĉirkaŭ la trono kun la brakoj kunfalditaj, dum la patrino de Aladino prezentis ilin al la Sultano. Tiu ne plu hezitis, sed diris: "Kara sinjorino, reiru kaj diru al via filo, ke mi brakumonte atendas lin." Ŝi ne lasis tempon pasi antaŭ diri al Aladino, petante, ke li rapidu. Sed Aladino unue alvokis la ĝinon. "Mi deziras aroman banon," li diris, "riĉe broditan robon, ĉevalon pli bonan ol tiu de la Sultano, kaj dudek sklavojn por kuniri. Krom tio, ses sklavojn, bele vestitajn, por prizorgi mian patrinon; kaj fine, dek mil orajn monerojn en dek monujoj." Petite, farite. Aladino surĉevaliĝis kaj trairis la stratojn; la sklavoj disŝutis oron dum ili iris. Tiuj, kiuj ludis kun li en lia infanaĝo, tute ne rekonis lin, ĉar li fariĝis tiel bela. Kiam la Sultano vidis lin, tiu devenis de sia trono, brakumis lin, kaj kondukis lin al halo kun preta festeno, intencante tiun saman tagon edzigi lin al la Princino. Sed Aladino rifuzis, dirante, "Mi devos konstrui por ŝi konvenan palacon," kaj foriris. Atinginte la hejmon, li diris al la ĝino: "Konstruu por mi palacon el la plej bela marmoro, inkrustita de jaspoj, agatoj, kaj aliaj karaj ŝtonoj. Konstruu por mi meze grandan halon kun kupolo, kies kvar muroj el densaj oro kaj arĝento ĉiuj havos po ses fenestrojn, kies kradoj, krom unu kiu restu nefinita, devos esti inkrustitaj de diamantoj kaj rubenoj. Devos cetere esti ĉevalejoj kaj ĉevaloj kaj ĉevalservistoj kaj sklavoj; iru kaj pritraktu!"

La ĝino obeas la ordonojn de Aladino

La palaco finpretiĝis antaŭ la posta tago, kaj la ĝino portis lin tien kaj montris al li, ke ĉiuj ordonoj estas fidele plenumitaj, eĉ ĝis etendo de velura tapiŝo de la palaco de Aladino al tiu de la Sultano. La patrino de Aladino tiam zorge vestis sin, kaj marŝis al la palaco kun siaj sklavoj, dum li sekvis ŝin sur ĉevalo. La Sultano sendis muzikistojn kun trumpetoj kaj cimbaloj por renkonti ilin, pro kio la aero resonis pro muziko kaj huraoj. Oni kondukis ŝin al la Princino, kiu salutis ŝin kaj grandhonore traktis ŝin. Tiunokte la Princino adiaŭis la patron kaj ekiris sur la tapiŝo al la palaco de Aladino, kun lia patrino ĉe ŝia flanko, sekvate de la cent sklavoj. Ŝin ĉarmis vidi Aladinon, kiu alkuris por akcepti ŝin. "Princino," li diris, "kulpigu vian belecon pro mia aŭdaco, se mi malplaĉis al vi." Ŝi diris al li, ke, vidinte lin, ŝi prete obeas la patron pri tiu afero. Post kiam la geedziĝo okazis, Aladino kondukis ŝin al la halo, kie estis preta festeno, kaj ŝi vespermanĝis kun li, post kio ili dancadis ĝis la noktomezo. La postan tagon Aladino invitis la Sultanon viziti la palacon. Enirinte la halon kun la dudek-kvar fenestroj, kun ties rubenoj, diamantoj kaj smeraldoj, li elkriis: "Ĝi estas mirindaĵo de la mondo! Nur unu afero surprizas min. Ĉu nur hazarde estas, ke unu fenestro restas nefinita?" "Ne, sinjoro, intence," respondis Aladino. "Mi deziris, ke via moŝto ricevu la gloron fini ĉi tiun palacon." Tio plaĉis al la Sultano, kiu alvokis la plej bonajn juvelistojn en la urbo. Li montris al ili la nefinitan fenestron kaj petis, ke ili pretigu ĝin kiel la ceteraj. "Sinjoro," respondis ilia proparolanto, "ni ne povos trovi sufiĉe da juveloj." La Sultano venigis siajn, kiujn ili baldaŭ foruzis, sed senrezulte, ĉar post monato la laboro restis malpli ol duone finita. Aladino, sciante, ke ilia tasko estas vanta, petis, ke ili malfaru sian laboron kaj reportu la juvelojn, kaj la ĝino je lia komando finis la fenestron. La Sultanon surprizis rericevo de liaj juveloj, kaj li vizitis Aladinon, kiu montris al li la finitan fenestron. La Sultano brakumis lin, sed la envia Viziero sugestis, ke temas pri sorĉa afero.

Aladino gajnis la korojn de la popolo per sia afabla konduto. Oni faris lin estro de la armeoj de la Sultano, kaj li venkis por tiu en kelkaj bataloj, sed restis modesta kaj ĝentila kiel antaŭe, kaj tiel vivis en paco kaj kontenteco dum pluraj jaroj.

Sed en fora Afriko la magiisto rememoris Aladinon, kaj per siaj magiaj artoj eltrovis, ke Aladino, ne pereinte mizere en la kaverno, eskapis kaj edzinigis princinon, kun kiu li loĝas en grandaj honoro kaj riĉeco. Li sciis, ke tiu malriĉa tajlorfilo povis plenumi tion nur per la lampo, kaj li vojaĝis tage-nokte ĝis li atingis la ĉefurbon de Ĉinio, celante ruinon de Aladino. Dum li trairis la urbon li aŭdis homojn ĉie parolantajn pri mirinda palaco. "Pardonu mian nescion," li petis, "pri kiu palaco vi parolas?" "Ĉu vi ne aŭdis pri la palaco de Princo Aladino," estis la respondo, "la plej granda mirindaĵo de la mondo? Mi direktos vin, se vi volas vidi ĝin." La magiisto dankis la parolinton, kaj vidinte la palacon, sciis, ke ĝi estas konstruita de la Genio de la Lampo, kaj duonfreneziĝis pro kolerego. Li determinis havigi al si la lampon, kaj refaligi Aladinon al plej profunda malriĉegeco.

Malbonŝance, Aladino eliris por oktaga ĉasado, kio donis al la magiisto multe da tempo. Li aĉetis dekon da kupraj lampoj, metis ilin en korbon, kaj iris al la palaco kriante: "Novajn lampojn kontraŭ malnovaj!" sekvate de ŝercanta homamaso. La Princino, sidante en la halo de dudek-kvar fenestroj, sendis sklavon por informiĝi, kial estas tiom da bruo; tiu revenis ridante, tial ke la Princino riproĉis ŝin. "Sinjorino," respondis la sklavo, "kiu povas ne ridi, vidante maljunan stultulon proponi interŝanĝi belajn novajn lampojn kontraŭ malnovaj?" Aŭdinte tion, alia sklavo diris: "Jen malnova sur tiu kornico, li povos havi tiun." Nu, tiu estis la magia lampo, kiun Aladino lasis tie, ĉar li ne povis kunporti ĝin je la ĉasado. La Princino, ne sciante ĝian valoron, ridante petis, ke la sklavo prenu ĝin kaj faru la interŝanĝon. Ŝi iris al la magiisto kaj diris: "Donu al mi novan lampon kontraŭ ĉi tiu." Li ekprenis ĝin kaj petis, inter la ŝercokrioj de la homamaso, ke la sklavo elektu. Tio ne ĝenis lin, sed li ĉesis krii pri siaj lampoj, kaj eliris tra la urbaj pordegoj al soleca loko, kie li restis ĝis la noktiĝo, kiam li elprenis la lampon kaj frotis ĝin. La ĝino aperis, kaj je komando de la magiisto portis lin, kune kun la palaco kaj la Princino, al soleca loko en Afriko.

La postan matenon la Sultano rigardis el la fenestro al la palaco de Aladino kaj frotis al si la okulojn, ĉar ĝi malaperis. Li alvokis la Vizieron kaj demandis, kien malaperis la palaco. Ankaŭ la Viziero elrigardis, kaj perdiĝis pro miro. Li refoje kulpigis sorĉon, kaj ĉifoje la Sultano kredis je li, kaj sendis tridek homojn sur ĉevaloj por venigi Aladinon en ĉenoj. Ili renkontis lin rajdantan hejmen, ligis lin, kaj igis, ke li surpiede iru kun ili. Tamen la popolo, kiu amis lin, sekvis armite por certigi, ke li ne suferos. Oni portis lin antaŭ la Sultanon, kiu ordonis, ke la ekzekutisto senkapigu lin. La ekzekutisto genuigis Aladinon, kovris al li la okulojn, kaj levis sian cimitaron por frapi. Tiumomente la Viziero, vidinte, ke la homamaso puŝis sin en la korton kaj grimpis sur la muroj por savi Aladinon, vokis al la ekzekutisto, ke tiu paŭzu. La popolo ja ŝajnis tiel minaca, ke la Sultano cedis, kaj ordonis, ke oni malligu Aladinon, kaj pardonis lin antaŭ la homamaso. Aladino nun demandis, kion li faris. "Falsa fiulo!' diris la Sultano, "venu ĉi tien," kaj montris al li el la fenestro la lokon, kie antaŭe staris lia palaco. "Kie troviĝas miaj palaco kaj filino?" demandis la Sultano. "Pri la unua mi ne multe koncernas min, sed mian filinon mi devos havi, kaj vi devos trovi ŝin aŭ perdi vian kapon." Aladino petis kvardek tagojn por trovi ŝin, promesante reveni kaj suferi morton je la plezuro de la Sultano okaze de malsukceso. Oni rajtigis tion al li, kaj li malfeliĉe eliris de antaŭ la Sultano. Dum tri tagoj li vagadis kiel frenezulo, demandante al ĉiu, kio okazis pri lia palaco, sed ili nur ridis kaj kompatis lin. Li atingis la bordojn de rivero, kaj genuiĝis por preĝi antaŭ ol dronigi sin. Tiel farante li frotis la magian ringon, kiun li ankoraŭ portis. La ĝino, kiun li vidis en la kaverno, aperis kaj demandis pri lia volo. "Savu al mi la vivon, ĝino," diris Aladino, "revenigu mian palacon." "Tion mi ne povas," diris la ĝino; "Mi estas nur Sklavo de la Ringo; vi devos peti tion de li de la lampo." "Tamen," diris Aladino, "vi povos porti min al la palaco, kaj meti min sub la fenestron de mia kara edzino." Li tuj trovis sin en Afriko, sub la fenestro de la Princino, kaj pro profunda laceco li ekdormis.

Lin vekis la kantado de la birdoj, kaj lia koro estis malpli peza. Li klare vidis, ke ĉiuj liaj malbonŝancoj okazis pro perdo de la lampo, kaj li vante scivolis, kiu prirabis lin pri ĝi.

Aladino retrovas la princinon

Tiun matenon la Princino ellitiĝis pli frue ol ŝi faris post kiam ŝin portis al Afriko la magiisto, kies kunecon ŝi devis toleri unu fojon tage. Ŝi tamen tiel malafable traktis lin, ke li tute ne kuraĝis loĝi tie. Dum ŝi vestis sin, unu el ŝiaj virinoj elrigardis kaj vidis Aladinon. La Princino alkuris kaj malfermis la fenestron, kaj je ŝia bruo Aladino rigardis supren. Ŝi vokis, ke li venu al ŝi, kaj granda estis la ĝojo, ke tiuj geamantoj revidas unu la alian. Kisinte ŝin, Aladino diris: "Je Dio, Princino, mi petegas de vi, antaŭ ol ni parolos pri io ajn alia, pro vi kaj mi, diru al mi, kie estas iu malnova lampo, kiun mi lasis sur kornico en la halo de dudek-kvar fenestroj kiam mi eliris por ĉasadi." "Ve!" ŝi diris, "mi estas la senkulpa kaŭzo de nia malfeliĉo," kaj rakontis al li pri la interŝanĝo de lampoj. "Nun mi scias," kriis Aladino, "ke ni devos danki la afrikan magiiston pri ĉi tio! Kie estas la lampo?" "Li kunportas ĝin kun si," diris la Princino. "Mi scias, ĉar li elprenis ĝin el sia brusto por montri al mi. Li volas, ke mi malfidelu vin kaj edziniĝu kun li, dirante, ke je komando de mia patro oni senkapigis vin. Li ĉiam malbone parolas pri vi, sed mi respondas nur per larmoj. Se mi persistos, mi ne dubas, ke li uzos perforton." Aladino komfortigis ŝin, kaj lasis ŝin dum iom da tempo. Li interŝanĝis vestaĵojn kun la unua homo, kiun li renkontis en la urbo, kaj aĉetinte certan pulvoron, revenis al la Princino, kiu enlasis lin ĉe eta flanka pordo. "Prenu vian plej belan robon," li diris al ŝi, "kaj ridetante akceptu la magiiston, supozigante lin, ke vi forgesis min. Invitu lin vespermanĝi kun vi, kaj diru, ke vi volas gustumi la vinon de lia lando. Li eliros por tio kaj dum li estos for mi diros al vi, kion fari." Ŝi zorge aŭskultis Aladinon kaj kiam li foriris ŝi gajige vestis sin la unuan fojon post kiam ŝi lasis Ĉinion. Ŝi surprenis zonon kaj kapvestaĵon el diamantoj, kaj, vidante en spegulo ke ŝi estas pli bela ol iam ajn, akceptis la magiiston, dirante, je lia granda miro: "Mi konvinkiĝis, ke Aladino mortis, kaj ke ĉiuj miaj larmoj ne revenigos lin al mi, do mi decidis ne plu funebri, kaj do invitis vin vespermanĝi kun mi; sed min tedas la vinoj de Ĉinio, kaj mi volas gustumi tiujn de Afriko." La magiisto rapidis al sia kelo, kaj la Princino metis en sian kalikon la pulvoron, kiun Aladino donis al ŝi. Kiam li revenis, ŝi petis, ke li tostu je ŝia sano per la vino de Afriko, interŝanĝante sian tason por lia, kiel simbolo, ke ŝi repaciĝis kun li. Antaŭ trinki la magiisto paroladis laŭdante ŝian belecon, sed la Princino ĉesigis lin, dirante: "Ni unue trinku, poste vi diru, kion vi volas." Ŝi metis ĉe la lipoj sian kalikon kaj tenis ĝin tie, dum la magiisto fordrenis sian ĝis la feĉo kaj refalis senviva. La Princino tiam malfermis la pordon por Aladino, kaj metis la brakojn ĉirkaŭ lian nukon; sed Aladino flankenpuŝis ŝin, petante, ke ŝi lasu lin, ĉar restas por li pli por fari. Li tiam iris al la mortinta magiisto, prenis la lampon el ties veŝto, kaj petis, ke la ĝino reportu la palacon kaj ĉion interne al Ĉinio. Tion li faris, kaj la Princino en sia ĉambraro sentis nur du ŝoketoj, kaj tute ne sciis, ke ŝi revenis hejmen.

La Sultano, kiu sidis en sia kamero funebrante sian perditan filinon, okaze levis la okulojn, kaj frotis ilin, ĉar tie staris, kiel antaŭe, la palaco! Li rapidis tien, kaj Aladino akceptis lin en la halo de la dudek-kvar fenestroj, kun la Princino ĉe lia flanko. Aladino rakontis al li, kio okazis, kaj montris al li la kadavron de la magiisto, ke li kredu. Oni proklamis dektagan feston, kaj ŝajnis kvazaŭ Aladino nun pace pasigos la ceteron de la vivo; sed tio ne okazis.

La afrika magiisto havis pli junan fraton, kiu estis, se eble, pli fia kaj ruza ol li. Tiu vojaĝis al Ĉinio por venĝi la morton de sia frato, kaj iris por viziti pian virinon, laŭnome Fatima, pensante, ke ŝi eble utilos al li. Li eniris ŝian ĉelon kaj metis ponardon al ŝia brusto, dirante, ke ŝi ekstaru kaj obeu lin por ne morti. Li interŝanĝis vestaĵojn kun ŝi, ŝminkis sian vizaĝon kiel ŝian, transprenis ŝian vualon, kaj murdis ŝin, ke ŝi neniun informu. Tiam li iris al la palaco de Aladino, kaj ĉiuj homoj, supozante ke li estas la sanktulino, ariĝis ĉirkaŭ li, kisante al li la manojn kaj petante benon de li. Kiam li atingis la palacon, estis ĉirkaŭ li tiom da bruo, ke la Princino petis, ke ŝia sklavo elrigardu tra la fenestro kaj demandu, kio okazas. La sklavo diris, ke temas pri la sankta virino, kiu sanigis homojn tuŝante iliajn malsanojn, je kio la Princino, kiu jam delonge volis konatiĝi kun Fatima, alvokis ŝin. Veninte al la Princino la magiisto proponis preĝon por ŝiaj saneco kaj prospero. Kiam li finis, la Princino igis lin sidiĝi apud ŝi, kaj petis, ke li por ĉiam restu kun ŝi. La falsa Fatima, kiu deziris nenion pli bonan, konsentis, sed retenis la vualon timante eltrovon. La Princino montris al li la halon, kaj demandis al li, kion li opinias pri ĝi. "Ĝi estas vere bela," diris la falsa Fatima. "En mia menso, mankas nur unu aĵo." "Kaj kio estas tio?" diris la Princino. "Se nur ovo de ruko (1)," li respondis, "pendus de la centro de la kupolo, tio estus la mirindaĵo de la mondo."

Post tio, la Princino povis pensi pri nenio krom la ruka ovo, kaj kiam Aladino revenis de ĉasado li trovis ŝin tute malbonhumora. Li petis scii, kio estas la problemo, kaj ŝi diris al li, ke ŝian tutan plezuron en la halo difektas manko de ruka ovo pendanta de la kupolo. "Se tio estas ĉio," respondis Aladino, "vi baldaŭ estos kontenta." Li forlasis ŝin kaj frotis la lampon, kaj kiam la ĝino aperis, komandis, ke tiu alportu rukan ovon. La ĝino eligis ŝrikon tiel laŭtan kaj teruran, ke la halo tremegis. "Fiulo!" li kriis, "ĉu ne sufiĉas, ke mi faris ĉion por vi, sed vi ankaŭ devas komandi al mi venigi mian mastron kaj pendigi lin meze de ĉi tiu kupolo? Vi kaj via edzino kaj via palaco meritas bruligon ĝis cindroj, se ne temus, ke ĉi tiu peto venas ne de vi, sed de la frato de la afrika magiisto, kiun vi detruis. Li nun estas en via palaco, maskita kiel la sanktulino — kiun li murdis. Ĝuste li metis tiun deziron en la kapon de via edzino. Gardu vin, ĉar li intencas mortigi vin." Tion dirinte, la ĝino malaperis.

Aladino reiris al la Princino, dirante, ke li suferas kapdoloron, kaj petante, ke la sankta Fatima alvokiĝu por meti sur tio siajn manojn. Sed kiam la magiisto proksimiĝis, Aladino, prenante sian ponardon, ĝiskore pikis lin. "Kion vi faris?" elkriis la Princino. "Vi mortigis la sanktulinon!" "Tute ne," respondis Aladino, "sed fian magiiston," kaj li diris al ŝi, kiel ŝi trompiĝis.

La frato de la magiisto pereas

Post tio Aladino kaj lia edzino pace vivis. Li sekvis la Sultanon, kiam tiu forpasis, kaj multajn jarojn regis, postlasante longan vicon da reĝoj.


Piednoto

(1) Ruko: giganta, fluganta birdo en la legendoj de la okcidentaziaj landoj; eble surbaze de la iama elefantbirdo de Madagaskaro.

Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>